Yunquera de Henares
Yunquera de Henares | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19210 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Luis González León (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 429 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 122,84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 45′ N, 3° 10′ U (mapo)40.754166666667-3.1666666666667 [+] | ||
Alto | 694 m [+] | ||
Areo | 31,22 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yunquera de Henares [+] | |||
Yunquera de Henares [ĝunKEra deNAres] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas yunqueranos [ĝunkeRAnos]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 3 835 loĝantoj kaj la denseco estas de 122,84 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Yunquera de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 693 m super marnivelo; je 17 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 85 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, ĉirkaŭita de malgrandaj paramoj de granda altitudo kaj fekundaj terenoj de kultivo, tipa pejzaĝo de la Centra Altebenaĵo. La areo de ties teritorio estas de 31,22 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°45′15″N 3°10′00″Ok.
Nordokcidente: Málaga del Fresno | Norde: Mohernando | Nordoriente: Mohernando |
Okcidente: Málaga del Fresno | Oriente: Ciruelas | |
Sudokcidente: Gvadalaĥaro | Sude: Fontanar | Sudoriente: Tórtola de Henares |
Demografio[redakti | redakti fonton]
Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.
La historia evoluo demografia de Yunquera de Henares montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis pli ol 1 200 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 1 800 kaj poste preskaŭ 1 900 en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 2 000 komence de la 21-a jarcento kaj preskaŭ 4 000 lastatempe.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, transportoj. Industrio.