Montarrón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montarrón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Sara Simón Alcorlo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 30  (2023) [+]
Loĝdenso 2,24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 3° 7′ U (mapo)40.910277777778-3.1161111111111 [+]
Alto 839 m [+]
Areo 11,17 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Montarrón (Hispanio)
Montarrón (Hispanio)
DEC
Situo de Montarrón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montarrón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Montarrón [montaRONn] (Montego) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 26 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,24 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Montarrón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 821 m super marnivelo; je 34,4 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 162 km el Toledo, je 90,8 km el Madrido, je 554 km el Barcelono kaj je 370 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 11,17 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito, Montarrón suferis kelkajn bombardadojn, kiuj devigis la lokanojn elmigri al vilaĝoj de la provinco Kvenko. Ĉefe dum la Batalo de Gvadalaĥaro kaj ĝis la fino de la konflikto.[1]​ La vilaĝo iĝis ruinigita, kaj oni rekonstruis ĝin je centoj da metroj for.[2]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro alproksimiĝis al 500 loĝantoj, kaj poste eĉ superis tiun limon kun 541 en 1910, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 372 en 1930 al 26, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Montarrón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Montarrón kie oni falis al la nunaj 26.

El la Hispana Transiro al la demokratio escepte la unuan fojon, la ceterajn iĝis urbestro la kandidato de la maldekstra partio PSOE (naŭfoje).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schnell Quiertant, Moreno García, p. 352,355.
  2. Francisco Alía Miranda, Ángel Ramón del Valle Calzado, p. 597.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Schnell Quiertant, Pablo; Moreno García, Rafael. Refugios antibombardeo de la Guerra Civil Española en el Valle del Henares. pp. 351-364.
  • Alía Miranda, Francisco; del Valle Calzado, Ángel Ramón. La guerra civil en Castilla-La Mancha, 70 años después. p. 597.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]