Tórtola de Henares
Tórtola de Henares | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19198 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Martín Vicente Vicente | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 382 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 36,68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 3° 7′ U (mapo)40.706388888889-3.1241666666667 [+] | ||
Alto | 746 m [+] | ||
Areo | 26,88 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tórtola de Henares [+] | |||
Tórtola de Henares (Turto de H.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas tortoleño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 986 loĝantoj kaj la denseco estas de 36,68 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Tórtola de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 736 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 800 loĝantoj en 1950 al iom pli ol 400 en 1991, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tórtola de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tórtola de Henares kie oni falis al 400, sed poste la proksimeco al la provinca ĉefurbo faris la urbeton dormurbo kaj oni rekuperiĝis al la nunaj 986.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro), 16-a jarcento
- Ermitejo Humilladero, 14-a jarcento
- Monumento al Espartisto, 20-a jarcento
- Fontoj kaj lavejoj, 19-a jarcento
Servoj[redakti | redakti fonton]
Estas kulturdomo, bazlernejo, biblioteko, bushaltejo, vojo por piedirado...