Robledillo de Mohernando
Robledillo de Mohernando | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Álvarez Almazán | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3,68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 3° 14′ U (mapo)40.854722222222-3.2338888888889 [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 29,65 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Robledillo de Mohernando [+] | |||
Robledillo de Mohernando (Kverketo de M.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Krom la ĉefa kerno, estas malgranda urbanizaĵo proksime de Humanes tra kiu pasas rivero kaj kiu havas loĝantaron de ĉirkaŭ 30 personoj.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas robledillense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 115 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,68 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Robledillo de Mohernando situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 896 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°51′17″N 3°14′02″Ok.
Nordokcidente: Malaguilla | Norde: Puebla de Beleña | Nordoriente: Cogolludo |
Okcidente: Malaguilla | Oriente: Humanes | |
Sudokcidente: Malaguilla kaj Málaga del Fresno | Sude: Málaga del Fresno | Sudoriente: Mohernando |
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam inter 500 kaj 600 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Fakte tio pluis ĝis la 1960-aj jaroj, sed jam post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 556 loĝantoj en 1960 al 115, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando kie oni falis al la nunaj 115.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: antikva fonto, sportejo, placo, parko, preĝejo kaj ermitejo. Proksime estas ankaŭ flughaveneto.