Valdeconcha
Valdeconcha | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19132 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio de la Fuente Lozano (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 47 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 2° 53′ U (mapo)40.456111111111-2.8766666666667 [+] | ||
Alto | 752 m [+] | ||
Areo | 23,47 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeconcha [+] | |||
Valdeconcha [baldeKONĉa] (Valo de Konko, tiu aperas kiel pekteno en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas Valdeconchero [baldekonĈEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 40 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,7 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Valdeconcha situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 752 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,47 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°27′22″N 2°52′36″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeconcha, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdeconcha kie oni falis al la nunaj 40.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.