Vimioso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vimioso
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Portugalio
Distrikto distrikto Bragança
Poŝtkodo 5230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 669  (2011) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 6° 31′ U (mapo)41.566666666667-6.5166666666667 [+]
Areo 482 km² (48 200 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vimioso (Portugalio)
Vimioso (Portugalio)
DEC
Vimioso
Vimioso
Situo de Vimioso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vimioso [+]
vdr

Vimioso estas komunumo de Portugalio. Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato kaj estas ĉefurbo de la samnoma municipo, kiu troviĝas en la oriento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Vimioso, kun 481,59 km² de areo kaj 4 149 loĝantoj (2021), subdividita en 10 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun la hispana regiono Kastilio-Leono, oriente kun Miranda do Douro, sude kun Mogadouro, sudokcidente kun Macedo de Cavaleiros kaj okcidente kaj nordokcidente kun Bragança.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Algoso.
Pilorio de Vimioso.

Estas indikoj de prahistoria loĝado en kelkaj lokoj kaj kastrumoj en kelkaj fregezioj de la municipo (Atalaia de Vimioso, Pereiras, kastrumoj de Batoqueira, de Terronha ktp.). Kiel ĉe aliaj de la regiono (Bragança, Outeiro, Miranda do Douro, Mogadouro, Penas Roias), la kasteloj de Algoso kaj Vimioso formis parton de la defendolinio de la orienta limo de la regno. En Vimioso, Krom la kastelo detruita en la 18-a jarcento, ekzistis ankaŭ turo Atalaia (gvatoturo) de kiu restis iomete. Kiel simboloj de la rajto havi propran justicon, oni starigis piloriojn en Algoso antaŭ la urbodomo kaj en Vimioso antaŭ la iama kastelo.

En 1492, alvenis multaj judoj forpelitaj el Leono kaj Kastilio. Post tendumi sur loko kiu konservis la nomon Cabanas (kabanoj), inter la aktualaj loĝlokoj Caçarelhos kaj Vimioso, la judoj estis rajtigitaj setliĝi en kelkaj lokoj de la regiono (Argozelo, Carção, Vimioso, ktp.). Konvertitaj devige al katolikismo, ili retenis en tiuj lokoj gravajn komunumojn kiuj malmulte miksiĝis kun la cetero de la loĝantaro eĉ ĝis mezo de la 20-a jarcento. Tiuj "judoj" – tiel nomitaj ĝis nun – distingiĝis disde la "lavradores" (terkulturistoj) pro la plenumitaj profesioj, ligitaj al metiartoj kaj komerco.

Dum la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcentoj estis prospero por Vimioso kaj aliaj teroj de la regiono (Miranda do Douro, Outeiro, ktp.). En 1516, Vimioso estis altigita al la kategorio de vila (urbeto) per foruo de la reĝo Manuelo la 1-a. Pro la administraciaj reformoj de la 19-a jarcento, la municipo Vimioso kreskis aligante la nuligitan municipon Pinelo kaj parton de Algoso (fregezioj Algoso kaj Matela), Miranda do Douro (fregezio Caçarelhos) kaj Outeiro (fregezioj Argozelo kaj Santulhão).

Dum la 20-a jarcento, kelkaj migrondoj forsendis grandan parton de la loĝantaro al Brazilo – ĝis la 1960-aj jaroj – kaj al Eŭropo (ĉefe al Francio), kio rezultis en senhomigo de la municipo. La loĝantaro atingis pinton de 13 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis nunaj 4 000; tio estas oni perdis pli ol du trionojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Vimioso, estas sur miranda altebenaĵo kiel parto de la Terra Fria transmonta kiu inkludas ankaŭ la municpojn Miranda do Douro, Bragança kaj Vinhais. Temas pri kruta municipo, trairara de la profundaj valoj de la riveroj Angueira, Maçãs kaj Sabor. Ĉefa ekonomia rimedo estas agrikulturo, nome bovbredado (miranda bredraso) kaj de porkoj kaj kultivo de cerealoj (sekalo, hordeo, maizo, tritiko), olivarboj, vitoj, batato kaj legomoj (kukurboj, brasikoj, fazeoloj ktp.). Iam grava bredado de kaproj kaj ŝafoj nun estas dekadenca. En la municipo estas minoj de marmoro, en Santo Adrião, kaj de volframo, en Argozelo. Industrio gravas ĉe entreprenoj por civila konstruado kaj segilejoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Vimioso havas la jenajn fregeziojn (kaj loĝantoj en 2021):

Fregezioj de la municipo Vimioso.
  • Algoso, Campo de Víboras e Uva 490
  • Argozelo 560
  • Caçarelhos e Angueira 296
  • Carção 388
  • Matela 211
  • Pinelo 220
  • Santulhão 330
  • Vale de Frades e Avelanoso 293
  • Vilar Seco 116
  • Vimioso 1245

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Algoso: blazondomo Solar dos Távoras, kastelo (13-a jarcento), pilorio (16-a jarcento), preĝejo kaj kapelo de São João (17-a jarcento);
  • Angueira: kastrumoj de Gago kaj Cocoia;
  • Argozelo: kapelo de S. Bartolomeu, kastrumoj da Terronha kaj Cerro Grande;
  • Caçarelhos: Kapelo Joanina;
  • Santulhão: Romia ponto super la rivero Sabor
  • Carção: kastrumo de Carção;
  • Vimioso: preĝejo (16-a, 17-a jarcentoj), pilorio (Mezepoko), kastrumoj de Batoqueira kaj de Vale de S. Miguel.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vimioso en la portugala Vikipedio.