Macedo de Cavaleiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macedo de Cavaleiros
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Portugalio
Distrikto distrikto Bragança
Poŝtkodo 5340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 776  (2011) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 6° 57′ U (mapo)41.533333333333-6.95 [+]
Areo 699,14 km² (69 914 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Macedo de Cavaleiros (Portugalio)
Macedo de Cavaleiros (Portugalio)
DEC
Macedo de Cavaleiros
Macedo de Cavaleiros
Situo de Macedo de Cavaleiros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Macedo de Cavaleiros [+]
vdr

Macedo de Cavaleiros estas komunumo de Portugalio. Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato kaj estas ĉefurbo de la samnoma municipo, kiu troviĝas en la centro de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Macedo de Cavaleiros, kun 699,14 km² de areo kaj 14 251 loĝantoj (2021), subdividita en 30 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Vinhais, nordoriente kun Bragança, oriente kun Vimioso, sudoriente kun Mogadouro, sude kun Alfândega da Fé kaj okcidente kun Mirandela.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Chacim.

Estas indikoj de prahistoria loĝado en kelkaj lokoj kaj keltaj kastrumoj en kelkaj fregezioj de la municipo. Estis loĝado ankaŭ en epoko de ĝermanoj kaj araboj.

La setlejo Macedo de Cavaleiros jam ekzistis en la 12-a jarcento apartenanta tiam al Terra de Lampaças, kun la nomo Masaedo aŭ Maçaeda. Per foruo de 1187, Sanĉo la 1-a faris de Bragança sidejon de teritorio Lampaças. Kaj tial al Bragança ekapartenis ĉiuj loĝlokoj de la aktuala municipo Macedo de Cavaleiros el Terra de Lampaças. Laŭ la dokumentoj "Inquirições" de 1258, de Afonso la 3-a, Macedo de Cavaleiros apartenis tiam al kavaliro de Chacim, nome D. Nuno Martins, de la stirpo de Bragançãos, kaj ankaŭ al D. Mendes Gonçalves. Laŭ kelkaj fakuloj, eble de tiuj du kavaliroj devenus la toponimo Cavaleiros (kavaliroj). Tiam Macedo estis malgranda setlejo sen la administracia gravo de najbaraj lokoj, kiel Nozelos, Vale Prados, Cortiços, Sezulfe kaj Pinhovelo, kiuj dum la regado de D. Dinis, ricevis foruojn.

En la unua duono de la 18-a jarcento, kiam Macedo de Cavaleiros ankoraŭ apartenis al la municipo de Chacim, Johano la 5-a aprobis ĉarton de reĝlando carta de reguengueiro al la lokanoj "moradores da Quinta de Macedo de Cavaleiros" kiel liberigo de difinitaj impostoj, kio helpis la lokan disvolvigon. Je la administracia reformo fare de Mouzinho da Silveira, en 1836 oni nuligis la municipojn Nozelos, Sesulfe kaj Vale de Prados kiuj plejmulte estis absorbitaj de la muniicpoj de Chacim kaj Cortiços. Je la administracia reformo de 1853 naskiĝis la municipo Macedo de Cavaleiros kiu aligis la iamajn municipojn Chacim kaj Cortiços. Dek jarojn poste la sidejo estis altigita al la kategorio de vila (urbeto) kaj la 13an de Majo 1999 al la kategorio de cidade (urbo).

La loĝantaro atingis pinton de 26 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis nunaj 14 000; tio estas oni perdis preskaŭ duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Macedo de Cavaleiros havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Macedo de Cavaleiros.
  • Ala e Vilarinho do Monte
  • Amendoeira
  • Arcas
  • Bornes e Burga
  • Carrapatas
  • Castelãos e Vilar do Monte
  • Chacim
  • Cortiços
  • Corujas
  • Espadanedo, Edroso, Murçós e Soutelo Mourisco
  • Ferreira
  • Grijó
  • Lagoa
  • Lamalonga
  • Lamas
  • Lombo
  • Macedo de Cavaleiros
  • Morais
  • Olmos
  • Peredo
  • Podence e Santa Combinha
  • Salselas
  • Sezulfe
  • Talhas
  • Talhinhas e Bagueixe
  • Vale Benfeito
  • Vale da Porca
  • Vale de Prados
  • Vilarinho de Agrochão
  • Vinhas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fabriko Real Filatório de Chacim
  • Pilorio de Chacim
  • Pilorio de Vale de Prados
  • Pilorio de Nozelos
  • Pilorio de Pinhovelo
  • Blazondomoj, preĝejoj kaj kapeloj en diversaj fregezioj kaj vilaĝoj
  • Protektita Pejzaĝo de lago Albufeira do Azibo
  • Muzeoj Museu de Arte Sacra, de Mel e da Apicultura, Religia de Balsamão, Rura de Salselas, Muzearo pri Oleo "Solar dos Cortiços"

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Macedo de Cavaleiros en la portugala Vikipedio.