Miranda do Douro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miranda do Douro
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Portugalio
Distrikto distrikto Bragança
Poŝtkodo 5210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 482  (2011) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 6° 16′ U (mapo)41.5-6.2666666666667 [+]
Alto 675 m [+]
Areo 487,18 km² (48 718 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Miranda do Douro (Portugalio)
Miranda do Douro (Portugalio)
DEC
Miranda do Douro
Miranda do Douro
Situo de Miranda do Douro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miranda do Douro [+]
vdr

Miranda do Douro (en la miranda Miranda de l Douro; estas portugala urbo kaj ĉefurbo de la samnoma municipo, kiu troviĝas en la oriento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Miranda do Douro, kun 487,18 km² de areo kaj 6 466 loĝantoj (2021), subdividita en 13 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj oriente kun Miranda do Douro, sudoriente kun la hispana regiono Kastilio-Leono, sudokcidente kun Mogadouro kaj nordokcidente kun Vimioso. Ĝi estas la plej orienta kaj plej nordorienta municipo en Portugalio, angule al Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo.

En la antikveco ĝi apartenis al la monaĥejo de Astorga (Regno Leono), el kiu ĝi ricevis fortan kulturan kaj lingvan influon ĝis la nuntempo. En Miranda apud la portugala estas parolata ankaŭ la miranda lingvo, kiu estas derivaĵo de la lingva teritorio de la asturleona lingvo kaj ĝi estas oficiala. Oftas la dulingvaj vilaĝoj proksimaj al Miranda: nome Sendim, Duas Igrejas aŭ Aldeia Nova.

Prahistorie jam ekzistis fortikaĵo antaŭ la alveno de romianoj, kiuj okupis ĝin, kaj post tiuj, Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj. Kadre de la konkero de la areo fare de kristanoj, trupoj de la reĝo Alfonso la 1-a de Asturio jam en 857 atingis la fluejon de la rivero Douro kaj eĉ la linion Salamanko-Segovio. En 1093 la orientaj limoj de Galegio inkludis la mirandan parton de la rivero Douro, eĉ kiam de tiu apartiĝis la praregno condado portucalense, regita de la grafo D. Henrique kaj poste de lia vidvino, nome grafino D. Teresa, kaj de ilia filo, D. Afonso Henriques.

Tiam la setlejo jam disponis de kastelo, sed ruinigita pro la konkermilitoj. Tial ĝi estis atentita de la unua portugala monarko kiu profitis pacperiodon (1135-1137] por restaŭri kastelojn, monaĥejojn kaj preĝejojn de strategiaj lokoj kiel Miranda do Douro mem. Tiukadre Miranda ricevis foruon en 1136, kaj la setlejo kreskiĝis ĉirkaŭ la kastelo, kiu ricevis muregon fine de la regado de tiu reĝo aŭ de lia sukcdanto, D. Sanĉo la 1-a (1185-1211). Tiu kaj lia filo kaj sukcedanto, D. Afonso la 2-a (1211-1223), batalis kontraŭ Alfonso la 9-a de Leono, la unua fine de la 12-a jarcento kaj la dua fine de la unua kvarono de la 13-a jarcento, kaj tiukadre la terojn de Miranda ofte kaptis leonanoj, kiuj redonis la kastelon en 1213.

Episkopa palaco.

La foruon de la urbeto oni konfirmis en Koimbro, en 1217, kaj poste ankaŭ dum la regado de D. Dinis (1279-1325). Tiu monarko invadis Kastilion tra Ciudad Rodrigo ĝis Salamanko kaj Medina del Campo, atingante la fiksigon de la limo per la Traktato de Alcañices (1297). Ekde tiam, la defendejojn de Miranda oni plibonigis, nome muregoj, turpordegoj kaj kastelo, de kio ankoraŭ atestas restaĵoj. Tiajn plibonigojn faris D. João la 1-a (1385-1433), kaj la nobela familio de Távoras, kio rezultis en diversaj okupacioj kaj eĉ konkeroj fare de kastilianoj. Dum la regado de D. Manuel la 1-a (1495-1521), Miranda ricevis la foruon nomitan Foral Novo, aprobita en Santarém la 1an de Junio 1510.

En epoko de paco la urbo prosperis kiel grava komercocentro kaj sidejo de diocezo kun kategorio de cidade (urbo, 1545). El la mezo de la 16-a jarcento ĝis mezo de la 18-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de Trás-os-Montes, nura episkopa sidejo de la provinco kaj grava militista centro. Tamen sekvaj militoj okazigis dekadencon kaj definitivan perdon de episkopa kategorio. Temis pri la Portugala Restaŭriga Milito kaj sieĝoj fare de hispanoj inter 1640 kaj 1646, konkero en 1710 kadre de la Milito de hispana sukcedo kaj en 1762 kadre de la Sepjara milito kun eksplodo kaj 400 viktimoj (8a de majo 1762). Novaj damaĝoj okazis kadre de la milito kontraŭ Napoleono, pro kio temis pri ĝenerala ruino.

La loĝantaro atingis pinton de preskaŭ 19 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis nunaj 6 000; tio estas oni perdis pli ol du trionojn.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Miranda do Douro havas la jenajn fregeziojn (kun nomo en miranda lingvo interkrampe):

Fregezioj de la municipo Miranda do Douro.
  • Constantim e Cicouro (Custantin i Cicuiro)
  • Duas Igrejas (Dues Eigreijas)
  • Genísio (Zenízio)
  • Ifanes e Paradela (Anfainç i Paradela)
  • Malhadas (Malhadas)
  • Miranda do Douro (Miranda de l Douro)
  • Palaçoulo (Palaçuolo)
  • Picote (Picuote)
  • Póvoa (Pruoba)
  • São Martinho de Angueira (San Martino de Angueira)
  • Sendim e Atenor (Sendin i Atanor)
  • Silva e Águas Vivas (Silba i Augas Bibas)
  • Vila Chã de Braciosa (Bila Chana de Barceosa)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de Miranda do Douro
  • Kastelo de Miranda do Douro
  • Ermitejo Os Santos (La Sanktuloj) de Sendim
  • Preĝejo de Santa Eufémia kaj rokarta arkeologiejo de Solhapa en Duas Igrejas
  • Preĝejoj de São Genísio en Genísio; de Ifanes; kaj de Vila Chã de Braciosa
  • Krucmonumento kaj preĝejo de Nossa Senhora da Expetação en Malhadas
  • Kastrumoj de Aldeia Nova kaj de Vale de Águia en Miranda do Douro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miranda do Douro en la portugala Vikipedio.