Mogadouro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogadouro
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Portugalio
Distrikto distrikto Bragança
Poŝtkodo 5200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 542  (2011) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 6° 43′ U (mapo)41.333333333333-6.7166666666667 [+]
Areo 760,65 km² (76 065 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mogadouro (Portugalio)
Mogadouro (Portugalio)
DEC
Mogadouro
Mogadouro
Situo de Mogadouro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogadouro [+]
vdr

Mogadouro estas urbeto de Portugalio kun 3 549 loĝantoj. Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato kaj apartenas al la oriento de la distrikto Bragança kaj al subregiono Terras de Trás-os-Montes.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Mogadouro, kun 760,65 km² de areo kaj 8 304 loĝantoj (2021), subdividita en 21 fregezioj. La municipa teritorio limas nordokcidente kun Macedo de Cavaleiros, norde kun Vimioso, nordoriente kun Miranda do Douro, sudoriente kun la hispana regiono Kastilio-Leono, sude kun Freixo de Espada à Cinta kaj Torre de Moncorvo kaj okcidente kun Alfândega da Fé.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Mogadouro estas ene de regiono kun kruta tereno varia inter montaraj areoj, valoj, kaj altebenaĵo (MesetaPlanalto Mirandês). La plej altaj pintoj estas en la Serra de Mogadouro, nome jenaj:

  • Serra da Nossa Senhora da Assunção (Castanheira) - 997 metroj
  • Serra do Variz (Penas Róias) ou Santiago (Vila de Ala) - 970 metroj
  • Serra de Vilar do Rei - 922 metroj
  • Serra de São Cristóvão (Figueira-Mogadouro) - 918 metroj
  • Serra de Zava (Mogadouro) - 857 metroj
  • Serra do Gajope (Vale de Porco/Bruçó) - 848 metroj

La ĉefaj riveroj kiuj trairas la municipon estas Douro sudoriente, Sabor okcidente, Maçãs kaj Angueira nordoriente. La Natura Parko de la Internacia Douro estas ene de la municipo Mogadouro, enhavante la fregeziojn Urrós, Bemposta, Brunhosinho, Peredo da Bemposta, Vila de Ala, Tó, Ventozelo, Vilarinho dos Galegos, Vilar de Rei, Vale de Porco, Castelo Branco kaj Bruçó.[1]

La Akvobaraĵo de Bemposta estas unu de la kvin baraĵoj (Miranda, Picote, Bemposta, Aldeadávilla kaj Saucelle) kiuj estas en la sektoro internacia de la rivero Douro. Ĝi estas 87 metrojn alta kaj ĝia akvorezervejo havas totalan kapaciton de 129 000 000 m³. Ĝi estis inaŭgurita en 1964 fare de ambaŭ diktatoroj Salazar kaj Franco.

La Akvobaraĵo de Bastelos, en la fregezio Penas Roias celas nur reteni akvon el la rivereto Ribeira de Bastelos. Ĝi estas 23.2 metrojn alta, kaj estis inaŭgurita en 1993.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio estas restaĵoj el:

  • Mezolitiko, nome rokpentraĵoj de Fragas do Diabo en Vila do Sinos kaj aliaj en Sampaio kaj Penas Roias;
  • Neolitiko, nome funebrejoj Mamoas da Pena Mosqueira en Sanhoane kaj de Barreiro en Vilar do Rei;
  • Bronzepoko ĝis Ferepoko en multaj setlejoj kaj kastrumoj, kiel Castro dos Mouros en Vilarinho dos Galegos, Castro da Vila Velho en Castro Vicente, la kastelo de Oleiros inter aliaj. El la epoko de la Romia Imperio restis Altaro al Jupiter Depulsori proksime de Saldanha, kaj tomboŝtonoj, inter aliaj.
Kastelo de Mogadouro.

Post la kreado de la Reĝlando Portugalio, en la 12-a jarcento oni rekonstruis la kastelojn de Mogadouro kaj de Penas Roias fare de la Ordeno de la Templanoj, post Fernão Mendes de Bragança donis ilin al tiu Ordeno en 1145. Post la nuligo de tiu Ordeno, aperis kiel anstataŭajo la Ordeno de Kristo, kiu reprenis ambaŭ kastelojn, en 1311 kaj 1319, respektive.

Al tiuj kasteloj de Mogadouro kaj Penas Roias kuniĝis la kasteloj de Miranda do Douro, de Algoso, de Outeiro kaj de Vimioso, en la defendo de la transmonta regiono disde invadoj fare de hispanoj.

Nur kvin loĝlokoj de la aktuala municipo Mogadouro ricevis foruojn, nome jenaj:

La nobela familio Távoras ludis gravan rolon en Mogadouro, rilate al la konstruado de preĝejoj, pontoj, ŝoseoj,... Tiu havis grandajn posedaĵojn tra la tuta municipo, kiel la kasteloj de Mogadouro kaj de Penas Róias, la bieno Quinta da Nogueira ktp. Post la Proceso de Távoras, oni mortigis ili kaj iliajn havaĵojn oni abandonis, dum la kasteloj ruiniĝis.

Stacidomo de Mogadouro.

Komence de la 20-a jarcento okazis en la urbodomo incendio, kiu detruis ĉiuj arkivojn kaj poseddokumentojn.

En 1938, per malfermo de sektoro Mogadouro-Duas Igrejas (Miranda do Douro), la fervojo Linha do Sabor ekfunkciis per ses haltejoj en la municipo, nome Bruçó, Vilar do Rei, Mogadouro, Variz, Sanhoane kaj Urrós. En 1988 la Linha estis totale fermita.

La loĝantaro de la municipo atingis preskaŭ 20 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 8 000; tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Mogadouro havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Mogadouro.
  • Azinhoso
  • Bemposta
  • Bruçó
  • Brunhoso
  • Brunhozinho, Castanheira e Sanhoane
  • Castelo Branco
  • Castro Vicente
  • Meirinhos
  • Mogadouro, Valverde, Vale de Porco e Vilar de Rei
  • Paradela
  • Penas Roias
  • Peredo da Bemposta
  • Remondes e Soutelo
  • Saldanha
  • São Martinho do Peso
  • Travanca
  • Urrós
  • Vale da Madre
  • Vila de Ala
  • Vilarinho dos Galegos e Ventozelo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Mogadouro antaŭe, poste Horloĝturo kaj malsupre la preĝejo de Misericórdia.
  • Pilorioj de Azinhoso, de Bemposta, de Castro Vicente, de Mogadouro, kaj de Penas Roias
  • Kasteloj de Mogadouro kaj de Penas Roias
  • Muregoj Muralha Dionisina de Bemposta
  • Preĝejoj Românica de Azinhoso; de Algosinho (Peredo da Bemposta); de la Konvento de São Francisco de Mogadouro; de Vila dos Sinos (Vilarinho dos Galegos)
  • Blazondomoj Solar dos Pimentéis aŭ Palaco de Pimentéis, Castelo Branco; Solar dos Marcos, Bemposta; Casa Grande, Tó; Solar dos Morais, São Martinho do Peso; Solar dos Pegados, Mogadouro
  • Kastrumoj, nome fortikitaj setlejoj de Vila Velha, Castro Vicente; Castelo dos Mouros, Castro de Vilarinho dos Galegos; Kastelo de Oleiros, Bemposta; kaj Kastelo dos MourosCastelo Velho de Bruçó
  • Pontoj de Remondes [Sub la Rivero Sabor]; Mezepokaj de Algoso/Valcerto (São Martinho do Peso), de Penas Róias/Azinhoso kaj de Penas Róias/Macedo do Peso (São Martinho do Peso); de Gamona (São Martinho do Peso)
  • Rokarto de arkeologiejoj de Fragas do Diabo, Fragas do Corgo aŭ Veiga dos Moinhos, Vila dos Sinos (Vilarinho dos Galegos) kaj de la kastelo de Penas Róias
  • Monoptero de São Gonçalo, Penas Róias

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mogadouro en la portugala Vikipedio.