Vikipedio:Forigendaj dosieroj/Arkivo/2013/Novembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Forigendaj dosieroj - Arkivo pri la diskutoj finitaj en novembro 2013:

du dosieroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 11:57
Artikoloj
Dosiero:Burian, filino kaj edzino.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:C1881kd81273a.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mankas aŭtoro, jaro - ne malverŝajne ankoraŭ ne ekskopirajtiĝintaj
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 11:55, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 20:54, 13 Nov. 2013 (UTC)

La foto Burian, filino kaj edzino.jpg probable ankoraŭ ne aĝas 95 jarojn, ĉar tiam filino Burian devus esti 6-jara, kaj ŝi fote klare aspektas pli aĝa. Tamen ĝi centras en la koncerna artikolo Emílie Burianová-Kristlová, pli detala e-lingve ol en iu alia vikipedia branĉo, kaj mi donus al la dosiero statuson de "justa uzo". Klare bonus ĉiukaze havi informojn pri aŭtoro kaj jaro de publikigo de Petro, sed laŭ mia kompreno uzo de statuso "justa uzo" ekstremkaze ankaŭ eblas kun noto "fonto: nekonata", ĉu?

La foto C1881kd81273a.jpg pri János Horváth (literaturhistoriisto) de Zetey tutbone jam povus aĝi 95 jarojn, ĉar la fotito naskiĝis jam en 1878. Klare dosiero skaniĝis el presaĵo, kaj ankaŭ ĉi-tie bonus koni la fonton kaj eldonjaron, ankaŭ por ebla dono de la statuso de "justa uzo", se sen konata aŭtoro kaj pli juna ol 95 jarojn. Sed validas sama demando: ĉu ne ekstremkaze la uzo de statuso "justa uzo" ankaŭ eblas kun noto "fonto: nekonata"?

ThomasPusch (diskuto) 20:38, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi aldonis uzon de statuso "justa uzo". ThomasPusch (diskuto) 20:54, 13 Nov. 2013 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 21:36
Artikolo
Dosiero:Hadinec.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
se la foto estas de 1929, kiel asertite en Hadinec, tio ne sufiĉas por senkopirajteco en Usono
Uzanto
darkweasel94 21:10, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 21:06, 13 Nov. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Certe usona leĝo estas referenco sed usonano ne povas racie plendi por eŭropa bildo de 1920-aj jaroj--pino (diskuto) 08:00, 4 Sep. 2013 (UTC)
Nu - la Fondaĵo Vikimedio staras ne en Eŭropo, sed en Usono. En kopirajto ne gravas la fontlando, sed la lando, kie la ebla rompo de kopirajto okazas - tie ĉi tio estas Usono. (Vidu en:lex loci protectionis). darkweasel94 10:47, 4 Sep. 2013 (UTC)
Ne estas rompo se la foto ne plu havas kopirajton en Ĉeĥio. --pino (diskuto) 11:10, 4 Sep. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde ne estas tiel. Usono ne havas regulon pri la pli mallonga tempodaŭro. Krome, foto el 1929 povas bonege esti farita de homo ankoraŭ vivinta en 1943, tiuokaze ĝi havus ankaŭ en Ĉeĥujo ankoraŭ kopirajton. Ke la foto estis anonime publikigita, por tio ni ne havas pruvon, ĉar ni ne scias eĉ, de kie estas la foto. darkweasel94 11:34, 4 Sep. 2013 (UTC)
Ja ni ne havas pruvon sed ni ne estu pli papaj ol la papo, usonano ne povus racie plendi. --pino (diskuto) 11:48, 4 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi metis klarigon pri utiligo de "justa uzo". ThomasPusch (diskuto) 21:05, 13 Nov. 2013 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 21:42
Artikolo
Dosiero:HeinrichFriess.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mankas informoj pri jaro, fonto, aŭtoro - normale mi kontaktus la alŝutinton sed ĉi-okaze tio estos evidente vana ...
Uzanto
darkweasel94 21:19, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:07, 13 Nov. 2013 (UTC)
  1. Por Por: PaulP@diskkont 07:37, 26 Jul. 2013 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Kvankam ne konatas la fotinto kaj la fakto ĉu origine temas pri persona foto aŭ pri publiko en presaĵo (el grafika vidpunkto probablas la unua ebleco), kaj konsiderante la naskiĝdaton 1901 de la portrete plenaĝa fotito klaras ke la foto pli junas ol 95 jarojn, do sen helpo de la alŝutinto nun ne pruveblas statuso de publika havaĵo, tamen la foto havas centran bildigan funkcion en la artikolo Heinrich Friess, kaj kompleta forigo ŝajnus al mi perdo de informo. Mi pledas je ŝanĝo de la licenco al "justa uzo", kaj ne pridubas la informon konjekteblan el la alŝuto, ke Arno Lagrange estis en persona posedo de foto pri sia avo, kiun li evidente intencis disponigi kiel publika havaĵo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite Licenco ŝanĝita de "publika havaĵo" al "justa uzo". ThomasPusch (diskuto) 15:07, 13 Nov. 2013 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 aŭgusto 2013 18:27
Artikolo
Dosiero:Karel Höger.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
evidente ne publikhavaĵo, havas daton de (19)43 sur si
Uzanto
darkweasel94 18:58, 28 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:23, 13 Nov. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Evidente ne publika havaĵo, sed centra ilustraĵo de la artikolo pri Karel Höger. Mi pledas ŝanĝi la licencon al "justa uzo". Kompreneble bonus laŭeble kompletigi la informojn per la alŝutinto, Petr Tomasovsky per pseŭdonimo "jujijo", sed kiel ĉe aliaj dosieroj, ne klaras ĉu li respondus. --ThomasPusch (diskuto) 22:22, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite Licenco ŝanĝita de "publika havaĵo" al "justa uzo". ThomasPusch (diskuto) 15:07, 13 Nov. 2013 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 4 novembro 2013 18:35
Artikolo
Dosiero:F2.JPG (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nelibera bildo. Temis pri portreto de la politikisto Sergej Nosov, alŝutita sen mencio de licenco fare de uzanto Larisa.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 18:33, 28 Okt. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Yekrats 2013-11-11

Komento Komento: En 2014 al la vikipedia komunejo alŝutiĝis bone licencigita, libere uzebla portreta foto, kiun mi metos al la teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 31 julio 2013 21:32
Artikolo
Dosiero:Brožík.Naskiĝdomo.Třemošná.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
tute mankas informoj pri aŭtoro, jaro, fonto - nekontrolebla aserto de publikhavaĵeco
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 21:35, 24 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ne estis donitaj infrmoj pri aŭtoro akj / aŭ fonto kaj do la permesilo estas nekontrolebla --KuboF (diskuto) 20:39, 20 Nov. 2013 (UTC)

Mi pledas je prokrasto de la decido je monato (do ĝis la 31-a de aŭgusto) kaj informas la alŝutantinon Pavla, kiu tamen eble ankoraŭ ferias kaj havu sufiĉan tempon por doni pliajn informojn. --ThomasPusch (diskuto) 22:10, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Tja, bedaŭrinde, sed la alŝutantino Pavla ne reagis dum pli ol tri monatoj... kaj neniel certas kiam ŝi reagus. Kiam iam venus la mankaj informoj, eblus revenigi la foton. ThomasPusch (diskuto) 18:37, 23 Nov. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 14:40
Artikolo
Dosiero:Alpa-strato-Aŭstrio-Grossglockner-1934-2.JPG (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
bedaŭrinde ankoraŭ ne ekskopirajtiĝinta en Usono ĝis 2030
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 14:52, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
✔ Farite Forigita: ne libera kaj justa uzo ne eblas --KuboF (diskuto) 20:43, 20 Nov. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite Tamen ne forigita: Nun kreiĝis la artikolo, en kiu la grafikaĵo bezonatas, kaj ĝi teneblas kaj tenindas je licenco de justa uzo. Do sencas plu havi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 23 Nov. 2013 (UTC)

Noto: La dosiero estus tenebla je licenco "justa uzo", se estus artikolo pri la monto Großglockner, en kiu eblus senprobleme vidigi ĝin. Tamen tiu artikolo ankoraŭ ne verkiĝis, kvankam la monto certe meritus almenaŭ ĝerman vikipedian artikolon. Mi timas ke se ni forigas la dosieron, la temo facile forgesiĝos kaj la dosiero restos perdita. Tial mi proponas malavare prokrasti la forigon ĝis, ni diru, fino de septembro, alvokus je kreo de ĝerma vikipedia artikolo pri la monto ĝis tiam, kaj tiam proponus uzi la foton sub licenco de justa uzo en tiu teksto... Eble iu civitano de alpa ŝtato, vikipediano aŭstra aŭ helpema najbaro svisa, germana aŭ itala, kompatus pri la temo kaj pretas verki artikoloĝermon? La foto nun ses jarojn senĝene estas en vikipedio, tiel ke du pliaj monatoj laŭ mi tolereblas: Principe tamen ĝustas, en tio mi konsentas, ke ĝi bedaŭrinde ankoraŭ ne ekskopirajtiĝintas en Usono ĝis 2030. --ThomasPusch (diskuto) 09:09, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

Justa uzo ĝi estus miaopinie nur, se estus iu diskuto pri la konstruado de tiu strato en la artikolo. Se iu tion verkos, ni certe konservu ĝin. darkweasel94 09:35, 8 Aŭg. 2013 (UTC)
Se estas iu mencio pri la konstruo de la strato en la teksto, bone. Vi pravas, sed tia frazo aŭ duonfrazo facile aldoneblas, kiam entute estas artikoleto. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 8 Aŭg. 2013 (UTC)
Daŭris, sed fine mi mem sukcesis verki ĝerman arikolon pri la monto Großglockner la 16-an de novembro 2013, kaj ene de ĝi eblas senprobleme havi la foton je justa uzo. Mi do revenigas ĝin ... la forigo fare de KuboF, komprenebla ĉar jam pasis multaj semajnoj ekde la fino de julio, tempe koincidis kun mia savprojekto... ThomasPusch (diskuto) 18:11, 23 Nov. 2013 (UTC)