Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2009/Februaro-Aŭgusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zakusko[redakti fonton]

Ĉi tiu vorto ŝajne estas apenaŭ uzata en Esperanto: Ekster la Vikipedio kaj la Ondo de Esperanto, en la Esperantlingva Interreto troveblas nur unusola uzo de la vorto (laŭ gugloserĉo 'zakusko kaj estas -wikipedia -vikipedio -wiki -ondo'). Aldone, ĉi tiu artikolo ŝajne volas doni al tiu vorto ĉiun signifon kiun iu parenca vorto havas en iu ajn slava lingvo; la problemo nur estas, ke diversaj slavaj lingvoj donas malsamajn signifojn al tiu vorto. Tiel la artikolo ne temas pri io klare difinita, sed anstataŭe havas tute konfuzitan temon. Pro tio mi proponas tute forigi la artikolon, kaj transmeti almenaŭ parton de ĝia enhavo al artikoloj kiel intermanĝeto kaj deserto. Kion opinias la aliaj? Marcos 13:07, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Marcos. Mi pensas, ke la foriga propono ne estas valida, ĉar mankas la markiga ŝablono {{Forigu}} en la koncernata artikolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Mi nun aldonis la ŝablonon. Marcos 12:38, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Multaj aferoj trovas priskribon en enciklopedioj, sed mankas „en Interreto“. Zakuskoj estas konata klaso de pladoj en menuoj, kial ne priskribi en Esperanto? - Slavik IVANOV 23:05, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Laŭ mi neforigenda. Estas en PIV. Eble slavlingvanoj devus serĉi alilingvajn ekvivalentojn aŭ similaĵojn. Mi serĉis laŭ la ĉeĥa proponita ekvivalento sed nenio aperas.--kani 20:59, 1. Sep 2009 (UTC)
Slavik, ne klaras al mi kiun signifon vi donas al la vorto "zakusko" kiam vi skribas ke "zakuskoj estas konata klaso de pladoj en menuoj". Ĉu la signifon de la rusa "закуска" [zakuska]? Laŭ la rusa Vikipedio, "закуска" estas simple la rusa vorto por antaŭmanĝo. Ĉu vi konsentus kun tiu difino? Aŭ ĉu vi havas malsaman komprenon de la rusa "закуска"? Kaj ĉu vi simple egaligus la Esperantan "zakusko" al la rusa "закуска", aŭ ĉu vi permesus ankaŭ influon de aliaj slavaj lingvoj je la signifo de la Esperanta vorto? Kiel vi vidas, mi (malgraŭ la klarigoj de mia rusa edzino) havas ankoraŭ multajn dubojn pri la Esperanta vorto "zakusko".
Al Kani: Ŝajne la apero de "zakusko" en PIV ŝuldiĝas ankaŭ (kiel multaj aferoj en PIV) al la tro-franceco de PIV. Laŭ la interlingvaj ligiloj de la rusa artikolo "закуска", la franca estas la sola ne-orientslava lingvo kiu havas vorton devenan de "закуска" kun la signifo de "rus-speca antaŭplado". Ĉu vere Esperanto transprenu ĉiun fremdvorton, kiun ial transprenis la franca? Kaj se vere la intencita signifo estas – kiel en la franca – "rus-speca antaŭplado", kial ne pli klare indiki tion per titolŝanĝo al "rus-speca antaŭplado"?
Mi esperas ankoraŭ ricevi respondojn de vi du, kaj opiniojn de aliaj. Marcos 14:03, 20. Sep 2009 (UTC)
Vidu, mi ne estas fakulo pri restoracia industrio (do ne povas vere difini, kion oni nomas zakusko en la rusa kaj en Esperanto), sed „zakuski“ estas nepra menuero, kiu listigas „antaŭmanĝojn“, kiel vi nomas ilin (ofte estas sufiĉe satigaj pladoj per si mem). Mi ne kontraŭas fari alidirektilon, se tio taŭgas laŭ la senco de la Esperanta vorto, sed estus neĝuste forigi artikolon pri ekzistanta vortara vorto. Slavik IVANOV 12:16, 9. Okt 2009 (UTC)
Mi forte kontraŭas, ke iu forigu la paĝon pri zakusko. Ĉu Marcos, kiu skribis supre Ĉi tiu vorto ŝajne estas apenaŭ uzata en Esperanto parolis kun ĉiu esperantisto kaj tiu konfirmis al li, ke li ne uzas tiun ĉi vorton? Se oni agu laŭ lia propono, oni poste devus forigi ankaŭ kolazionon (ĝi ankaŭ ne troviĝas en PIV) kaj ĉiun nacilingvan nocion esperantigitan. Krome, eĉ se iu vorto estus uzata unufoje dum cent jaroj, tio ne rajtigas iun forigi ĝin, se ekzistas serioza paĝo pri ĝi. Zuazua 19:13, 30. Okt 2009 (UTC)
Pri forigo de artikolo, kies nomon jam uzis almenaŭ du homoj, oni povas disputi. Mi devas konfesi, ke la vortojn "kolaziono" kaj "zakusko" mi legis tie ĉi la unuan fojon, kvankam mi parolas Esperanton de tridek jaroj kaj konas kaj la italan colazione kaj la rusan закуска. Ĉar zakusko estas en PIV (kaj eble en aliaj vortaroj), bone ke ĝi havu artikolon; ni ne estas vortaristoj. Sed kiu enmetas artikolon pri ne-vortara vorto, ekzemple kolaziono (itala), ontbejto (nederlanda), deĵeneo (franca), brekfasto (angla), desajuno (hispana), kafedamanjao (portugala), frukosto (sveda), frustuko (germana), regelio (hungara), amiajneno (finna) aŭ io simila, tiu miaopinie devas per citaĵoj kredindigi, ke la vorto estas uzata de pli ol unu persono. – Umbert' 20:02, 4. Dec 2009 (UTC)

Dosiero:TEVA.jpg[redakti fonton]

intertempe ekzistas SVG-versio sur commons: Dosiero:Vegetarismo-simbolo eo.svg. --Kristjan 11:11, 2. Aŭg 2009 (UTC)

Vi ne menciis permesilon ĉe Komunejo. Komunejo akceptas dosierojn nur uzeblajn laŭ iu libera permesilo, kaj se la aŭtorrajtoposedanto ne permesos tion, la dosiero (taŭga por aŭtorrajtoj) estas plejprobable forigenda el Komunejo. Vi prefere alŝutu ĝin en Vikipedion, ĉar kopirajta justa uzo (almenaŭ kun la “edukada” preteksto) de neliberaĵoj en Komunejo ne eblas (vd commons:Commons:Fair use [angle, koree, ruse]). --AVRS 19:27, 2. Aŭg 2009 (UTC)
do, mi ĵus alŝutis ĝin al la eo-vikipedio: Dosiero:Vegetarismo-simbolo esperanto.svg. --Kristjan 13:44, 6. Aŭg 2009 (UTC)

Kategorio:Uzanto Unstruisto[redakti fonton]

Mi mistajpis « Instruisto »… Pardonu! — SGC.Alex 18:08, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Vikipediisto be-5[redakti fonton]

I am sorry, I created Ŝablono:Vikipediisto be-5 by mistake. I do not have any valid content for it. Please delete it. --Purodha BLISSENBACH 09:34, 3. Sep 2009 (UTC)

Vikipediisto map-bms-5[redakti fonton]

I am sorry, I created Ŝablono:Vikipediisto map-bms-5 by mistake. I do not have any valid content for it. Please delete it. --Purodha BLISSENBACH 09:34, 3. Sep 2009 (UTC)

Vikipediisto or-5[redakti fonton]

I am sorry, I created Ŝablono:Vikipediisto or-5 by mistake. I do not have any valid content for it. Please delete it. --Purodha BLISSENBACH 09:34, 3. Sep 2009 (UTC)

Motionless electromagnetic generator[redakti fonton]

La artikolo estas simpla kopio el la angla vikipedio. Ĉar ĝi havas anglan titolon, ĝi eĉ ne taŭgas kiel bazo por traduki. – Umbert' 12:54, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Evidente tiaj kopioj estis enmetitaj en pluraj vikipedioj, kiuj nun unu post la alia forigas ilin. –[[Vikipediisto:Umbert'|]] 17:13, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Sablujo kaj Mohommed[redakti fonton]

Sablujo simple estas tute malplena kaj Mohommed jam estis enmetita alian fojon per alia titolo antaŭ kelkaj tagoj, sed sama ĉu fusaĵo ĉu eksperimento. Eble oni kontrolu la aŭtoron.--kani 21:30, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝajne li estas nova vikipediisto kaj volas instali por si vikipediistan paĝon kaj sablujon kaj nur ne sciis pri la necesa formato, do devus esti:
Sed plej unue li kompreneble registriĝu kiel vikipediisto sub la nomo Mohommed plus iu kod-vorto. - Do, kuraĝon al vi Mohommed, ni ĉiuj faris erarojn en la komenco. --UNiesert 22:02, 14. Aŭg 2009 (UTC)
Forigitaj. Mi cetere bonvenigis la novulon. Thomas Guibal 07:21, 15. Aŭg 2009 (UTC)

Antas (Bahia)[redakti fonton]

Vandalismo.--kani 23:23, 13. Aŭg 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 09:12, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝablono:Universala navigilo[redakti fonton]

Ĉi tiu ŝablono ne estas uzita en iu paĝo. Estas multaj ŝablonoj similaj al ĝi. --→ Airon 10:53, 12. Aŭg 2009 (UTC)

A. DU BOIS-DE ZEEUW[redakti fonton]

fuŝa paĝo.

Mi nepre konsentas. – [[Vikipediisto:Umbert'|]] 20:32, 12. Aŭg 2009 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 09:12, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Suma Network[redakti fonton]

Temas pri artikolo tradukita per tradukilo, kion ŝajne oni diras fine kaj tute nek kompreneblas nek alproksimiĝas al Esperanto.--kani 23:00, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Mi forigis ĝin. Marcos 14:49, 12. Aŭg 2009 (UTC)

Restaĵoj de vandalismo el novembro 2007[redakti fonton]

Mi proponas forigi jenajn "artikolojn", kiuj restis kiel spuroj de vandalisma atako:

Shree Krishna Chaitanya Mission[redakti fonton]

La artikolo estas ĝermo de du jaroj, kaj la sola informo, kiun mi povas preni el ĝi, estas "ni havas mondkoncepton, provu trovi ĝin". Mi konsultis la aŭ[s]trian retejon, al kiu ligas la artikolo, kaj konkludis, ke iometa kompreno kostus al mi tre multe da tempo. Serĉo en aliaj vikipedioj rezultigis, ke estas iu rilato al bg:Гаудия матх, en:Gaudiya Math kaj ru:Гаудия Матх, sed mi ne komprenas tiun rilaton. Mi proponas forigi la artikolon, ĉar la informa enhavo estas preskaŭ nula, kaj malĝermigo kostus verŝajne horojn. – Umbert' 20:41, 2. Aŭg 2009 (UTC)

Forigite. -- Yekrats 01:05, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Klanino[redakti fonton]

Narvalo enmetis la ŝablonon "forigu" en ĉi tiun artikolon, tamen sen listigi la artikolon ĉi tie. Narvalo skribis ĉe enmeto de la ŝablono la jenan komenton: "sensenca artikolo".

Fakte mi ne dirus ke temas pri sensenca artikolo. Tamen la artikolo estas skribata en tre nenorma Esperanto. Jam la titolo mem kontraŭas la normalan uzon de la sufikso "-in-". En la artikolo mem troviĝas ankaŭ la sufikso "-uĉ-", ŝajne kun la sama signifo kiel "-iĉ-". Aldone la artikolo uzas la sufikson "-aj-" anstataŭ "-uj-" por landnomoj.

Aldone, la artikolo mem diras en la lasta sekcio, ke la ideologio de klaninaj nomoj havas verŝajne malpli ol cent anojn en la tuta mondo. Se temas pri ideologio kun tiel malgranda nombro de anoj, ĝi certe ne menciindas en la Vikipedio (krom eble se la plejmulto el tiuj cent homoj estas Esperantistoj). Do tiukaze ni ne bezonas apartan artikolon pri ĉi tiu temo. La enhavo de la sekcio "Komparo al aliaj nomkutimoj" tamen estas konservinda (post lingva poluro); eble indas ŝovi tiun enhavon al familia nomo kaj forigi ĉi tiun artikolon.

Kion opinias la aliaj pri ĉi tio? Marcos 19:54, 23. Jul 2009 (UTC)

Mi pensas, ke estus bona ideo meti la menciitan ĉapitron al familia nomo kaj poste forigi la iom strange titolitan artikolon. Kore --Tlustulimu 19:59, 23. Jul 2009 (UTC)
Mi opinias la vorton klanino nebona. Esperanto uzas la sufikson "-in-" nur por vortoj, kiuj rilatas al personoj. Ekzemple one ne povas nomi vestaĵon por virino "vestaĵino"*. Eble "inklano" estus pli taŭga. – Umbert' 15:25, 24. Jul 2009 (UTC)
Laŭ la supra propono, mi nun forigis la artikolon klanino kaj metis la sekcion kiu komparas diversajn nomheredajn kutimojn en la artikolon familia nomo (post iom da lingva kaj enhava polurado). Marcos 13:03, 25. Jan 2010 (UTC)

Ĉvaneo/Pretorio[redakti fonton]

La korekta titolo estas Pretorio, sed la artikolo estas nun sub Ĉvaneo (fuŝa esperantigo de la plej ampleksa administracia unuo Tshwane, eble esperantigebla kiel Cvaneo). Ĉar Pretorio nun estas alidirektigilo, mi ne povas ŝovi la artikolon ĝusttitolen. Alianomo 09:19, 11. Maj 2009 (UTC)

Mi forigis la alidirektilon. -- Yekrats 10:14, 11. Maj 2009 (UTC)

Dankon multan. :) Alianomo 16:03, 12. Maj 2009 (UTC)

Violette Nozières (filmo)[redakti fonton]

Mi estis erare influita de la franca versio de tiu artikolo, kie la nomo "Violette Nozière" aperas kun superflua "s" en la fino - Bv forigi tiun paĝon (alia paĝo Violette Nozière (filmo) jam anstataŭas ĝin). --Dominik 07:15, 19. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 07:17, 19. Maj 2009 (UTC)

+4 hungaraj komunumoj[redakti fonton]

Salut'! Iru al Nyírtét, poste sube al Kategorio: Komunumoj de Hungario, kie vi trovos pli ol 2000 artikolojn. Laŭ la indekso vi elektu "V", kie vi trovos Vikipediisto:Traduko:X (resume 4 (Nyírlugos, Nyírtass, Nyírtelek, Nyírtét)). Ili estas superfluaj, ĉar pretiĝis artikoloj. La provojn mi ne povis profiti. Antaŭdanke:--Crosstor 06:32, 2. Jun 2009 (UTC)

Tiujn kvar mi mane forigis. Sed por la 200 aliaj, ni devos atendi, ĝis kiam la roboto havos tempon ;-) (Vidu ĉi-supre) --PaulP@diskkont 08:16, 2. Jun 2009 (UTC)

Kvantunumero[redakti fonton]

Mistajpo. Maksim 19:25, 19. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP 20:09, 19. Maj 2009 (UTC)

Tajpeo Enurba Liŝan Dojeno Gimnazio kaj Tajpeo Enurba Liŝan Dojena Gimnazio[redakti fonton]

Tekstoj tradukitaj ŝajne de komputilo. Probable reklamo de la instituto. --PaulP - Disk. 19:53, 17. Maj 2009 (UTC)

Arseni Tarkowski[redakti fonton]

Plene anglalingva artikolo. Forigo laŭ regularo povas esti jam post tri horoj ekde nun: --PaulP - Disk. 11:29, 1. Maj 2009 (UTC)

Farita. -- Yekrats 13:19, 1. Maj 2009 (UTC)

Kategorioj "Prezidentoj de"[redakti fonton]

Jen estas malplenaj kategorioj kies nomoj komenciĝas de "Prezidentoj de". Ili estas anstataŭitaj per kategorioj kies nomoj komenciĝas de "Prezidantoj de":

Kategorio:Prezidento de la Respubliko (Francio) Kategorio:Prezidentoj de Brazilo Kategorio:Prezidentoj de Centr-Afrika Respubliko Kategorio:Prezidentoj de Ekvadoro Kategorio:Prezidentoj de Germanio Kategorio:Prezidentoj de Irano Kategorio:Prezidentoj de Irlando Kategorio:Prezidentoj de Islando Kategorio:Prezidentoj de Itala Respubliko Kategorio:Prezidentoj de Litovio Kategorio:Prezidentoj de Madagaskaro Kategorio:Prezidentoj de Malavio Kategorio:Prezidentoj de Malto Kategorio:Prezidentoj de Meksiko Kategorio:Prezidentoj de Nikaragvo Kategorio:Prezidentoj de Pakistano Kategorio:Prezidentoj de Rusia Federacio Kategorio:Prezidentoj de Tanzanio Kategorio:Prezidentoj de Urugvajo

Maksim 18:41, 17. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 19:44, 17. Maj 2009 (UTC)
Grandan dankon! Maksim 03:16, 18. Maj 2009 (UTC)

Kategorioj "Lagoj de"[redakti fonton]

Jen estas malplenaj kategorioj kies nomoj komenciĝas de "Lagoj de". Ili estas anstataŭitaj per kategorioj kies nomoj komenciĝas de "Lagoj en":

Kategorio:Lagoj de Armenio Kategorio:Lagoj de Barato Kategorio:Lagoj de Domingo Kategorio:Lagoj de Egiptio Kategorio:Lagoj de Etiopio Kategorio:Lagoj de Ferooj Kategorio:Lagoj de Finnlando Kategorio:Lagoj de Francio Kategorio:Lagoj de Ganao Kategorio:Lagoj de Hungario Kategorio:Lagoj de Indonezio Kategorio:Lagoj de Irlando Kategorio:Lagoj de Israelo Kategorio:Lagoj de Japanio Kategorio:Lagoj de Kameruno Kategorio:Lagoj de Kazaĥio Kategorio:Lagoj de Kenjo Kategorio:Lagoj de Kimrio Kategorio:Lagoj de Kongo Kinŝasa Kategorio:Lagoj de Mozambiko Kategorio:Lagoj de Nederlando Kategorio:Lagoj de Niĝerio Kategorio:Lagoj de Nord-Irlando Kategorio:Lagoj de Portugalio Kategorio:Lagoj de Ruando Kategorio:Lagoj de Rumanio Kategorio:Lagoj de Sudano Kategorio:Lagoj de Tanzanio Kategorio:Lagoj de Taĝikio Kategorio:Lagoj de Turkio Kategorio:Lagoj de Ugando Kategorio:Lagoj de Ukrainio Kategorio:Lagoj de Zambio Kategorio:Lagoj de Zimbabvo Kategorio:Lagoj de la Filipinoj Kategorio:Lagoj de Ĉinio

Maksim 18:10, 17. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 19:44, 17. Maj 2009 (UTC)

Júlio Nessin Brito[redakti fonton]

Portugala teksto, ŝajne sen la intenco traduki ĝin, kaj de anonimulo. Li (mi uzas tiun ĉi pronomon seksneŭtrale) kreis ankaŭ Hildemar de Oliveira Souza; tie kvazaŭ ne estas teksto. – Aisano 19:09, 16. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 19:29, 16. Maj 2009 (UTC)

Portalo Muziko[redakti fonton]

Bv iu forigi Portalon Muziko, kiu enhavas nur ŝablonon {{Portaloj}}. Dankon. Zuazua 16:48, 13. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 16:55, 13. Maj 2009 (UTC)

Pmdrive1061 sucks cocks[redakti fonton]

✔ Farite --PaulP - Disk. 08:04, 12. Maj 2009 (UTC)

Homelo[redakti fonton]

Mi petas forigi artikolon Homelo, ĉar estas artikolo Homel.--RG72 16:02, 11. Maj 2009 (UTC)

Mi provizore kreis alidirektilon de Homelo al Homel, ĉar ekzistas ligiloj al Homelo el aliaj artikoloj. --PaulP - Disk. 16:13, 11. Maj 2009 (UTC)

Neportalaj portaloj[redakti fonton]

Mi petas forigi neportalajn portalojn: Portalo:Arto kaj kulturo, Portalo:Historio, Portalo:Religio kaj mitologio, Portalo:Scienco, Portalo:Sporto, Portalo:Teĥniko. Eble iam iu kreos ilin denove laŭ portalaj skeletoj. Dankon. Zuazua 14:35, 8. Maj 2009 (UTC)

Forigitaj. -- Yekrats 15:10, 8. Maj 2009 (UTC)
Restas forigi ankoraŭ Portalon:Socio kaj Portalan diskuton:Scienco. Redankon. Zuazua 12:13, 9. Maj 2009 (UTC)
Faritaj. -- Yekrats 10:17, 11. Maj 2009 (UTC)

Bildj pri svedaj moneroj[redakti fonton]

En la komunejo oni nun atentigas, ke la sveda (kaj, pretere, la dana) centra banko insistas pri kopirajto pri siaj moneroj kaj iliaj bildoj. (Alie mi jam antaŭlonge enmetus belan moneran bildon pri M⁄S Selandia.) Do kredeble ni devos forigi:

Anstataŭigitaj de libera foto. Forigitaj. -- Yekrats 15:15, 8. Maj 2009 (UTC)

Adamantino[redakti fonton]

Subĝermo. Se neniu plilongigos ĝin, kaj se neniu protestos, ĝi povas esti forigita post 24 horoj. --PaulP - Disk. 18:17, 1. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)

Emmanuel Djikoune[redakti fonton]

Malpli ol ĝermo. Se neniu plilongigos ĝin, kaj se neniu protestos, ĝi povas esti forigita post 24 horoj.--PaulP - Disk. 18:12, 1. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)

Tago de programisto[redakti fonton]

Anonimulo argumentas, ke tiu tago ne vere ekzistas. La programistoj inter ni bv. komenti, ĉu la artikolo estas forigenda aŭ ne. Se ni konservu ĝin, ĝi almenaŭ nomiĝu "Tago de LA programisto" --PaulP - Disk. 13:13, 1. Maj 2009 (UTC)

Nu, ĝi estas artefarita festotago, sed ne tre populara. En Guglo, "Programmer's Day" trovas 4000 trafojn. Alia farita festotago, en:Talk Like a Pirate Day ("Tago de Parolado Kiel Pirato"), trovas 357.000 trafojn! Ĉi tial, mi opinius ke ĝi ne estas sufiĉe populara esti enciklopedia artikolo. -- Yekrats 13:34, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 19:56, 17. Maj 2009 (UTC)

Odesa Akademio de Telekomunikado[redakti fonton]

Subĝermo. Se neniu plilongigos ĝin, kaj se neniu protestos, ĝi povas esti forigita post 24 horoj. --PaulP - Disk. 12:57, 1. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)

Slipknot[redakti fonton]

Subĝermo. Se neniu plilongigos ĝin, kaj se neniu protestos, ĝi povas esti forigita post 24 horoj. --PaulP - Disk. 13:08, 1. Maj 2009 (UTC)

Mi subtenus forigadon. -- Yekrats 14:08, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)
Intertempe Vikipediisto rekreis la artikolon, sed multe ampleksigis ĝin. Do en ordo! --PaulP - Disk. 17:55, 2. Maj 2009 (UTC)
La unua frazo sonas kiel ultimato, kaj intertempe la paĝo havas tiom da intervikiojn, el kiuj iu certe post ioma tempo aldonus ion. Sed kiel mi vidas, pli bone estas forigi ol aldoni. Tio estas mia opinio. Zuazua 18:29, 2. Maj 2009 (UTC)
Slipknot estas vere populara bando! Nepre ne forigu artikolon pri ĝi. Pli aŭ malpli frue admirantoj alvenos kaj prilaboros ĝin. Krome, kiel mi vidas, la artikolo jam sufiĉas por bona, konservenda ĝermo.--Goren 03:56, 18. Maj 2009 (UTC)

Volari[redakti fonton]

Ĝermeto. Se neniu plilongigos ĝin, kaj se neniu protestos, ĝi povas esti forigita post 24 horoj. --PaulP - Disk. 13:26, 1. Maj 2009 (UTC)

Jes, forigenda ĝermo, laŭ mia humila opinio. -- Yekrats 13:35, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)

Terevoluigado[redakti fonton]

Narvalo ne komentis sian forigpeton, sed mi supozas, ke ne-enciklopedieco povas esti la okazo. --PaulP - Disk. 13:24, 1. Maj 2009 (UTC)

Jes, forigu. -- Yekrats 14:08, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)

Propono de Mamul-Nomenklaturo en Esperanto[redakti fonton]

Laŭ la aldoninto de la ŝablono "Forigu" ne-enciklopedieca kontribuo. --PaulP - Disk. 13:03, 1. Maj 2009 (UTC)

Mi proponus kunigi ĉi tiun artikolon kun Lubomír Středa. -- Yekrats 14:09, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite Kunigita kun Lubomír Středa. --PaulP - Disk. 21:10, 2. Maj 2009 (UTC)

Ŝablono:/kadro-supro kaj Ŝablono:/kadro-malsupro[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas la forigon de la ne uzataj ŝablonoj Ŝablono:/kadro-supro kaj Ŝablono:/kadro-malsupro. Ili enhavas nuran HTML-komenton kaj ne estas bezonataj. Kore --Tlustulimu 19:08, 7. Apr 2009 (UTC)

Mi subtenas. --PaulP - Disk. 17:20, 2. Maj 2009 (UTC)
Mi ĵus forigis la ne uzatajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 19:42, 16. Maj 2009 (UTC)

P2PTV[redakti fonton]

Plene anglalingva artikolo. Forigo laŭ regularo povas esti jam post tri horoj ekde nun: --PaulP - Disk. 11:03, 1. Maj 2009 (UTC)

Jes, forigu. -- Yekrats 14:10, 1. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 15:27, 1. Maj 2009 (UTC)

Mojosa[redakti fonton]

Laŭ mi tia ĉi artikolo ne aperu en Vikipedio. Kion pensas la aliaj? --PaulP - Disk. 10:11, 21. Apr 2009 (UTC)

Mi almenaŭ lernis novan vorton - kvankam "cool" ne nepre pensigas pri "modernjunstila" - ofte temas pri afabla akcepto, simpatia sinteno al aliaj homoj, nestreĉiteco, ktp. --Dominik 10:32, 21. Apr 2009 (UTC)
Kial vi volas forigi ĝin? Jes, ĝi estas neologismo, sed la artikolo ŝajnas iomete kompleta, kun informofontoj. Ĉi tial mi eble volus teni ĝin. -- Yekrats 10:37, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi ankaŭ retenus ĝin. Kore --Tlustulimu 10:40, 21. Apr 2009 (UTC)
OK. Do ni lasu, sed mi emis forigi surbaze de unu el la plej unuaj reguloj de Vikipedio, nome ke ĝi estas enciklopedio, kaj ne vortaro. Se ni akceptas tion ĉi, ni teorie povus aldoni la tutan PIV. Jen la artikolo el la regularo pri forigoj al kiu mi aludas:
===Difino apartenanta al vortaro===
Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al VikivortaroReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.
Laŭ mi la artikolo ankaŭ enhavas vortarecan difinon, sed donas multe pli da informoj pri la vorto, kiuj kutime ne troviĝas en vortaro. La regulo do ne estas aplikebla. La vorto speciale meritas artikolon en Vikipedio, ĉar ĝi montras apartan fenomenon, nome la kreadon de nova vorto kiel mallongigo el komencliteroj, kaj ties diskuton kaj akceptadon en Esperantujo. Neniel laŭ tio oni povas aldoni la tutan PIV-on, kvankam kompreneble en vikipedio oni povas mencii apartaĵojn de unuopaj PIV-vortoj, ekzemple ĉe proceso/procezo/proceduro aŭ polvo/pulvo/pulvoro/pulovero, ke kelkfoje estas apartaj problemoj pri Esperanto-vortoj; sed tio ne estas vortareca, sed enciklopedieca. --Lu 10:35, 22. Apr 2009 (UTC)
En ordo. Vi ĉiuj konvinkis min! Kaj mi vidas, ke iu anonimulo ne atendis la rezulton de nia diskuto, kaj jam tuj forigis la ŝablonon "forigu", do ĉio en ordo! --PaulP - Disk. 11:55, 22. Apr 2009 (UTC)

Pond Park (Lisburn)[redakti fonton]

Tro baza artikoleto. Mi proponas forigi, se ĝis la 23a de aprilo neniu pluredaktis ĝin.

✔ Farite --PaulP - Disk. 11:02, 1. Maj 2009 (UTC)

Ludejaj kopioj de "Wilhelma"[redakti fonton]

Ekzistas kvin kopioj de la artikolo Wilhelma (ne foriginda!), markitaj kiel "ludejoj". Nu, uzo de ludejo estas bona, sed tiuj kopioj estas en pluraj kategorioj, kio aspektas iom strange. Jen la ludejoj:

Eble jen ĝenerala problemo: Meti la vorton "ludejo" en la nomon de artikolo ne malhelpas, ke ĝi aperu en kategorioj.

Ŝajne Vikipediisto Alois kreis plurajn ludejojn sub pluraj nomoj. Mi kontaktos lin. --PaulP - Disk. 18:59, 19. Apr 2009 (UTC)

Tramoj[redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo taŭgas en ian paĝon pri anekdotoj. Ĝi estas bona ŝerco. Kerio 15:00, 14. Mar 2009 (UTC)

Certe ĉi tiu anekdoto ne estas enciklopedieca. Ĉiuokaze jam ekzistas la artikolo tramo. Marcos 16:22, 14. Mar 2009 (UTC)
Temas pri la parto "Tramoj" el la Enciklopedio de Esperanto. Ni povus aldoni la ŝablonon {{EdE|T}}, sed eĉ tiel la artikolo restas malforta. --- Disk. 16:52, 14. Mar 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP - Disk. 11:23, 1. Maj 2009 (UTC)

Jabber/Kiel uzi Jabber[redakti fonton]

Artikolo "Kiel fari" ion. Pli indas esti en Vikilibroj. Ĉu vi konsentus movi ĝin de ĉi tie al tie? -- Yekrats 12:31, 22. Feb 2009 (UTC)

Jes, mi konsentas kun ĉi tiu propono. Marcos 22:18, 25. Feb 2009 (UTC)