Portugallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugallingva Vikipedio
Retadreso pt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo portugala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 10-a de majo 2024
Artikolnombro 1 124 248
Profundeco 196.5
Paĝoj 5 692 964
Redaktoj 67 733 511
Uzantoj 3 069 946
Aktivaj uzantoj 8 197
Administrantoj 51
Dosieroj 62 084
vdr

La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português""Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.

Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.

La 10-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 124 248 artikolojn.

emblemo por celebri la nombron de 500 000 portugallingvaj vikipediaj artikoloj

Gravaj datoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]