Armenlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenlingva Vikipedio
Retadreso hy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo armena
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 10-a de majo 2024
Artikolnombro 308 648
Profundeco 63.2
Paĝoj 1 139 815
Redaktoj 9 931 735
Uzantoj 143 742
Aktivaj uzantoj 537
Administrantoj 10
Dosieroj 12 119
vdr

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 10-an de majo 2024 ĝi enhavas 308 648 artikolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]