Minankabaŭlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minankabaŭlingva Vikipedio
Retadreso min.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo minankabaŭa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 10-a de majo 2024
Artikolnombro 227 554
Profundeco 7.7
Paĝoj 470 878
Redaktoj 3 152 164
Uzantoj 19 256
Aktivaj uzantoj 37
Administrantoj 5
Dosieroj 178
vdr

La Minankabaŭlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la minankabaŭa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia baso Minang. La projekto aprobiĝis fare de la vikimedia prilingva komitato la 29-an de januaro 2013, oficiale malfermiĝis kaj praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013. La 10-an de majo 2024 ĝi enhavas 227 554 artikolojn. Tio okazis ĉar plej verŝajne oni uzis aŭtomatan tradukilon kaj tiele la artikolo apenaŭ valoras. La profundeco de tiu versio estas klasita kiel 0, kvankam nur laŭ artikolnombro estas la 10-an de majo 2024 en 29a pozicio, tiun profundon oni trovas nur en 63a pozicio. Same la nombro de aktivaj uzantoj estas nur de 29, kontraŭ 341 de la esperanta versio aŭ 25 de la nepala en 57 je sama dato.

Emblemo[redakti | redakti fonton]

Pro la forta parenceco inter la minankabaŭa kaj la indonezia lingvoj, la minankabaŭlingva Vikipedio uzas la saman emblemon kiel tiu en la indonezia lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]