Oliveira do Bairro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oliveira do Bairro (stacidomo).
Oliveira do Bairro
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 028  (2011) [+]
Loĝdenso 264 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 8° 30′ U (mapo)40.516666666667-8.5 [+]
Areo 87,32 km² (8 732 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Oliveira do Bairro (Portugalio)
Oliveira do Bairro (Portugalio)
DEC
Situo de Oliveira do Bairro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliveira do Bairro [+]
vdr

Oliveira do Bairro estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Região de Aveiro, kun 23 000 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Oliveira do Bairro kun areo de 87 km² kaj 23 132 loĝantoj (2021), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Aveiro, nordoriente kun Águeda, sudoriente kun Anadia, sudokcidente kun Cantanhede kaj okcidente kun Vagos.

La loknomo Oliveira do Bairro signifas Olivarbaro de la Kvartalo, normale Bairro (kvartalo) kun la signifo de nova domaro. Olivarbaro aperas en la municipa blazono.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Oliveira do Bairro

La fregezioj de Oliveira do Bairro estas jenaj:

  • Bustos, Troviscal e Mamarrosa
  • Oiã
  • Oliveira do Bairro
  • Palhaça


Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio; proksimeco al la marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco. Diversaj loĝlokoj jam ekzistis en la mezepoko.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. En la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis el 17 000 loĝantoj en la mezo de la jarcento ĝis nunaj 23 000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejoj de Oliveira; de Bustos; de Troviscal; de Mamarrosa; de Palhaça.
  • Muzeoj Museu de Etnomúsica da Bairrada; kaj Radiolândia — Museu do Rádio.
  • Kapeloj de Oliveira kaj de Mamarrosa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]