Vagos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vagos
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 851  (2011) [+]
Loĝdenso 138 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 8° 40′ U (mapo)40.55-8.6666666666667 [+]
Areo 165 km² (16 500 ha) [+]
Vagos (Portugalio)
Vagos (Portugalio)
DEC
Situo de Vagos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vagos [+]
vdr

Vagos estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Região de Aveiro, kun 3 800 loĝantoj (2012).

Ĝi estas la sidejo de municipo Vagos kun areo de 164,92 km² kaj 22 851 loĝantoj (2011), subdividita en ok fregezioj. La municipo estas formata de du partoj dividitaj per la Rio de Aveiro: nome kontinenta parto kaj dunara koridoro de Costa Nova. La municipo limas norde kun Ílhavo, nordoriente kun Aveiro, oriente kun Oliveira do Bairro, sudoriente kun Cantanhede, sudokcidente kun Mira kaj okcidente estas marbordo de Atlantiko.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Vagos

La fregezioj de Vagos estas jenaj:

  • Calvão
  • Fonte de Angeão e Covão do Lobo
  • Gafanha da Boa Hora
  • Ouca
  • Ponte de Vagos e Santa Catarina
  • Santo André de Vagos
  • Sosa
  • Vagos e Santo António

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo estis nomita "Vacuus" (vakuo) dum la romia okupado, kaj ankoraŭ ne ekzistis totale dum la Mezepoko. Fakte, multaj de la aktualaj terenoj estis okupitaj de la maro, kaj nur poste okazis procezo de sedimentado kaj gradiĝo de la vasta ebenaĵo, kie, la nuaj loĝlokoj dediĉas sin, esence, al agrikulturo kaj brutobredado.

Donis foruon D. Manuel la 1-a la 12an de aŭgusto 1514.

Preĝejo de Vagos

En 922 Ordoño la 2-a donis Ovar al la monaĥejo de Castromire. Ovar iĝis municipo (concelho) el 1251, kun foruo aprobita de Manuelo la 1-a la 10an de februaro 1514.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. La municipo kreskis el la mezo de la 20-a jarcento kaj nun estas ankaŭ grava industria zono kun preskaŭ tri dek entreprenoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejoj de Nossa Senhora de Vagos; de Calvão; de Santa Catarina; de Santo André de Vagos; de Sankta Mikaelo en Sosa
  • Ludilmuzeo Museu do Brincar pri infanaĝo en la Palaceto Visconde de Valdemouro, (iama urbodomo paços do concelho)
  • Dom-Muzeo Gandaresa

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]