Águeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Águeda
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Portugalio
Regiono centra
Distrikto distrikto Aveiro
Poŝtkodo 3750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46 131  (2021) [+]
Loĝdenso 138 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 8° 27′ U (mapo)40.580519444444-8.4416666666667Koordinatoj: 40° 35′ N, 8° 27′ U (mapo) [+]
Areo 335,27 km² (33 527 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Águeda (Portugalio)
Águeda (Portugalio)
DEC
Águeda
Águeda
Situo de Águeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Águeda [+]
vdr

Águeda - prononco laŭ sistemo IFA [ˈaɡɨdɐ] - estas urbo en Portugalio. Laŭ la stato de 2021 en Águeda vivis 46 131 loĝantoj sur areo de 335,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km². Administre la komunumo post administra reformo de 2013 apartenas al la centra regiono Portugalio kaj la distrikto Aveiro.

La municipo limas: norde kun Sever do Vouga; nordoriente kun Oliveira de Frades kaj Vouzela; oriente kun Tondela; sude kun Mortágua kaj Anadia; sudokcidente kun Oliveira do Bairro; okcidente kun Aveiro kaj nordokcidente kun Albergaria-a-Velha.

sur la "malnova ponto" de Águeda

Estante la municipa sidejo klasita kiel "cidade" (urbo) ekde 1985, la Municipo Águeda enhavas la vilas (urbetojn) Aguada de Cima, Fermentelos, Mourisca do Vouga kaj Valongo do Vouga (tiu lasta altigita tien la 6an de aŭgusto 2009).

Disdivido[redakti | redakti fonton]

La urbo ekde septembro 2013 estas subdividita en 11 komunumojn (freguesias):


Ĝis septembro 2013 temis pri 20 komunumoj:

  • Agadão,
  • Aguada de Baixo,
  • Aguada de Cima,
  • Agueda,
  • Barrô,
  • Belazaima do Chão,
  • Borralha,
  • Castanheira do Vouga,
  • Espinhel,
  • Fermentelos,
  • Lamas do Vouga,
  • Macieira de Alcoba,
  • Macinhata do Vouga,
  • Óis da Ribeira,
  • Préstimo,
  • Recardães,
  • Segadães,
  • Travassô,
  • Trofa kaj
  • Valongo do Vouga.
la tribunalo

Historio[redakti | redakti fonton]

Águeda, kiel setlejo estis fondita de keltoj, turduloj kaj grekoj (370 a.n.e). Oni trovis pli antikvajn restaĵojn en la regiono, nome megalitaj monumentoj kaj ĉe Cabeço do Vouga, arkeologiejo ĉe la romia ŝoseo de Olissipo (Lisbono) al Bracara Augusta (Braga).

En la 11-a jarcento, Águeda estis jam prospera urbeto, kun komerco kaj rivera haveno por kontakti kun la najbara Alcoba (nuna Caramulo). Ĝi estis referencita, en dokumentoj de 1050 kaj 1077, kaj per sia primitiva nomo Casal Lousado (en vulgara latino: Casal Lousato) kaj per propra latinigita nomo: Anegia, Agatha kaj Ágada.

Funebra monumento des Lemos en la preĝejo de Trofa.

Águeda ne havis foruon en la Mezepoko, male al aliaj najbaraj loĝlokoj, kiel tero de la krono (terra reguenga) kaj ĉasrezervejo de la monaĥejoj de Lorvão kaj Vacariça. Tamen, ĝia voja strategia loko iĝis grava helpopunkto de la Jakoba Vojo, kies tradicio pluas ĝis nuntempo. En tiea gastejo gastis en 1325 la reĝino Isabel, survoje polgrime al Santiago de Compostela.

En 1834, Águeda ascendis al la kategorio de sidejo de municipo sekve de la liberala revolucio, ĉefe pro gravo strategia politik-milita por la rezistado al la dua franca invado (la loko havis militan hospitalon kiu flegis vunditojn devenajn de la bataloj).

Jam en la 20-a jarcento, en Águeda okazis la Batalo de Barreiras, nome la 27an de januaro 1919, kiam grupo de respublikistoj, helpitaj de militistoj, venkis en la zono de Barreiras (norde de Águeda) trupojn estritajn de la monarkiisto Paiva Couceiro, kiuj venid de la Nordo kontraŭ Koimbro.

La 8an de julio 1985, la "vila" Águeda estis altigita al la kategorio de "cidade" (utbo). Ekde tiam ĝi montris grandan sed neregulan disvolviĝon kaj ekonomian kaj socian, kaj nun ĝi estas tre industriigita urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Águeda kiel municipo enhavas valorajn vidindaĵojn, inter kiuj menciindas preĝejoj, kapeloj kaj krucmonumentoj. Elstaras la preĝejo de Aguada de Cima — rekonstruita en la 18-a jarcento, sed kun figuro de la 15-a jarcento — kaj tiu de Valongo do Vouga, konstruita en la 17-a jarcento kun "manuelina" baptujo de la 16-a jarcento. Aparte menciendas la Funebra monumento des Lemos en la preĝejo de Trofa, en la loĝloko Trofa do Vouga.

Inter kulturaj kaj naturaj lokoj elstaras la Arkeologiejo de Cabeço do Vouga (foje fermita al la publiko) kaj Pateira de Fermentelos, ĉefa natura lago de Iberio. Referencatas ankaŭ mezepoka ponto de Lamas do Vouga, super la rivero Marnel, kiu estis proksima al la romia ŝoseo kiu ligis Porton kun Koimbro.

Inter muzeoj menciindas jenaj:

  • Museu da Fundação Dionísio Pinheiro e Alice Pinheiro, Águeda
  • Casa-Museu do Cancioneiro de Águeda, Águeda
  • Casa-Museu João Tomás Nunes, Fermentelos
  • Museu Ferroviário de Macinhata do Vouga
  • Museu Etnográfico da Região do Vouga, Mourisca do Vouga
  • Centro Interpretativo da Aldeia do Milho Antigo, Macieira de Alcôba
  • Centro Interpretativo das Magnólias, Vale Domingos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Brazilo Rio-Grando, Brazilo, ekde la 16-a de novembro 1993
  • Gvineo-Bisaŭo Bisaŭo, Gvineo Bisaŭa, ekde la 10-a de marto 1995
  • Hispanio Ferrol, Hispanio, ekde la 26-a de aŭgusto 1999
  • Belgio Sint-Gillis-Waas, Belgio, ekde la 25-a de aŭgusto 2000
  • Portugalio Madalena, Acoroj, Portugalio, ekde la 11-a de aprilo 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]