Leiria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leiria (stacidomo).
Panoramo kun ĉefturo de la kastelo de Leiria
Panoramo kun ĉefturo de la kastelo de Leiria
Leiria
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2400–2420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 897  (2011) [+]
Loĝdenso 225 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 45′ N, 8° 48′ U (mapo)39.743055555556-8.8069444444444Koordinatoj: 39° 45′ N, 8° 48′ U (mapo) [+]
Areo 564,66 km² (56 466 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Leiria (Portugalio)
Leiria (Portugalio)
DEC
Leiria
Leiria
Situo de Leiria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leiria [+]
vdr

Leiria estas urbo en Portugalio, ĉefurbo de la Distrikto Leiria. Ĝi havas areon de 34,6 km², 55 074 loĝantoj en 2021 kaj loĝdensecon de 1592 loĝantoj por km². Ĝi estas sidejo de la municipo Leiria, kun totala areo de 565,09 km², 128 616 loĝantoj en 2021 kaj loĝdensecon de 227 loĝantoj por km², subdividita en 18 freguesias. Laŭ tio ĝi estas la dua municipo kaj la dua urbo plej loĝata de la regiono Beiras, superita nur de Koimbro. La municipo estas limigita nordoriente kun la municipo Pombal, oriente kun Ourém, sude kun Batalha kaj Porto de Mós, sudokcidente kun Alcobaça, okcidente kun Marinha Grande kaj nordokcidente kun Atlantiko. Leiria situas meze inter Lisbono kaj Porto. La urbo troviĝas je 135 km el Lisbono, je 170 km de Porto kaj je 72 km el Koimbro. Relative proksime estas historiaj urboj Ourém, Fátima, Pombal kaj Koimbro, krom la banloko de Figueira da Foz, unu el la ĉefaj de la regiono. Aliaj urbaj centroj estas Entroncamento, Tomar, Torres Novas kaj Rio Maior, jam en Ribatejo, estas sufiĉe proksimaj. La havenoj de Figueira da Foz kaj de Peniche distas ĉirkaŭ 50 km kaj 80 km, respektive.

La historia centro de Leiria etendiĝas inter la monteto de la kastelo (ĉefa vidindaĵo) kaj la riveroj Lis kaj Lena.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Leiria estas subdividita en la jenaj 18 fregezioj:

Mapo de la fregezioj de Leiria.
  • Arrabal
  • Bajouca
  • Bidoeira de Cima
  • Caranguejeira (urbeto)
  • Coimbrão
  • Colmeias e Memória
  • Leiria, Pousos, Barreira e Cortes (urbo Leiria)
  • Maceira (urbeto)
  • Marrazes e Barosa (urbo Leiria)
  • Milagres
  • Monte Real e Carvide (urbeto Monte Real)
  • Monte Redondo e Carreira (urbeto Monte Redondo)
  • Parceiros e Azoia (urbo Leiria)
  • Regueira de Pontes
  • Santa Catarina da Serra e Chainça (urbeto Santa Catarina da Serra)
  • Santa Eufémia e Boa Vista
  • Souto da Carpalhosa e Ortigosa

Historio[redakti | redakti fonton]

La riverbaseno de la rivero Lis estas de la zonoj kun ĉefa denseco de arkeologiaj de la lando, ĉefe de Paleolitiko. Ĝis nun estas listigitaj 70 arkeologiejoj en la areo, inter kiuj silikaj tomboj, hakiloj (en Quinta do Cónego en Cortes, en Mata dos Marrazes, ĉe Bairro Sá Carneiro), rokgravuraĵoj (en la strando de Pedrógão), rokpentraĵo (en Lapedo) kaj multaj aliaj. Prapopolo estis la turduloj (Turdulorum Oppidani), keltibero (rilata kun la Luzitanoj), kiu establis setlejon proksime (ĉirkaŭ 7 km) de Leiria. Tiu estis poste okupita de romianoj, periodo en kiu floris laŭ la nomo Kollippo. Ŝtonoj de la antikva romia urbo estis uzitaj en la Mezepoko por diversaj konstruaĵoj de Leiria, fakte en la kastelo ankoraŭ videblas ŝtonoj kun latinaj skribaĵoj.

La preĝejo de de Sankta Petro, konstruita en romanika stilo, servis al la kristanaro loĝanta ekster la muregoj.

Leiria estis loĝataj de suevoj en la jaro 414 kaj aligita de Leovigildo el la regno de visigotoj en la jaro 585. Poste islamanoj okupis la areon, ĝis la konkero fare de Afonso Henriques en 1135. La regiono taman plu estis celo de atakoj fare de islamanoj ĝis 1140. Dum tiu periodo inter Leiria kaj la sudaj regionoj kiel tiuj de Santarém kaj Lisboa, restis teritoria zono konata kiel "nenies tero", ĝis ties reloĝado fare de kristanoj. En 1142, Afonso Henriques atribuis la unuan foruon (ĉarto de feŭdaj rajtoj) por stimuli la koloniadon de la regiono. La plimulto de la loĝantaro loĝis ene de la muregoj protektantaj la urbon dekomence, sed jam en la 12-a jarcento parto de la loĝantaro loĝis en ekstera parto. Fakte la plej antikva preĝejo de Leiria, nome la preĝejo de de Sankta Petro, konstruita en romanika stilo en la 12-a jarcento, servis al la kristanaro loĝanta ekster la muregoj.

La kastelo kun siaj tipaj koridoroj.

La regiono de Leiria profitis de la ideala strategia situo ĉe diversaj komunikvojoj inter Nordo kaj Sudo de la okcidento de Iberio kaj inter la marbordo kaj la interno; krome la favoraj kondiĉoj havigitaj de la rivero Lis helpis la disvolvigon de agrikulturo kaj sekva komerco. Dum la Mezepoko, la gravo de la urbo pliiĝis, kaj iĝis sidejo de diversaj kortegaj kunsidoj inter la reĝo kaj la nobelaro, el kiuj la unua okazis en Leiria en 1254, dum la regado de Alfonso la 3-a. Komence de la 14-a jarcento (1324), Denizo la 1-a ordonis starigi la ĉefturon de la kastelo, kiel registris surskribaĵo en la turo. Tiu reĝo konstruigis ankaŭ reĝan rezidejon en Leiria (nuntempe perdita), kaj loĝis ofte en la urbo, kiun li donis al sia edzino, la reĝino Isabel. La reĝo etendis ankaŭ la plantadon de la fama Pinarbo de Leiria, proksima al la atlantika marbordo. Poste, la ligno de tiu pinarbo estos uzita por konstrui la ŝipojn kiuj utilos por la Portugalaj malkovroj, en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Dum la 15-a jarcento estis kelkaj muelejoj de cerealoj en la urbo, kiuj estis grava enspezofonto.

Gotika fenestro de la kapelo de la Kastelo de Leiria.

En 1411, Johano la 1-a rajtigis la instalaĵon de papermuelejo (aktuale muzeo) por la fabrikado de tiu materialo. En tiu epoko, estas dokumentita, ke judoj havis en la municipo gravan komunumon, kaj entreprenis florantan industrian aktivecon. Abraham Zakuto, juda saĝulo, publikigis sian verkon Almanach perpetuum en Leiria en 1496 kiu pere de siaj astronomiaj, sunaj kaj lunaj tabeloj, helpis la navigadon dum la periodo de la malkovroj. Fine de la jarcento, la reĝo Johano la 1-a konstruis reĝan palacon ene de la muregoj de la kastelo. Tiu palaco, kun elegantaj gotikaj koridoroj kiu ebligis mirindajn vidaĵojn de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵo, totale ruiniĝis, sed estis parte rekonstruita en la 2-a jarcento. Johano la 1-a ankaŭ ordonis la rekonstruon de la preĝejo de Nossa Senhora da Pena, ene de la perimetro de la kastelo, en malfrugotika stilo.

Fine de la 15-a jarcento, la urbo plue kreskis, okupante areon kiu etendiĝas el la monteto de la kastelo ĝis la rivero Lis. La reĝo Manuelo la 1-a donis al la urbo novan foruon en 1510, kaj en 1545 ĝi estis altigita al la kategorio de cidade (urbo), kaj iĝis sidejo de la diocezo de Leiria. La Katedralon de Leiria oni konstruis en la dua duono de la 16-a jarcento laŭ miksaĵo de stiloj renesanca (malfrugotiko) kaj manierista (malfrurenesanca). Kompare kun la Mezepoko, la sekva historio de Leiria estis de relativa dekadenco.

Katedralo de Leiria.

La urbo suferis pro la Francaj Invadoj, speciale en 1808 (masakro de Portela fare de la trupoj de la Generalo Margaron), kaj pro la Granda Incendio de 1811, okazigita de la francoj retiriĝantaj de Linhas de Torres. En la 20-a jarcento, ĝia strategio ene de Portugalio favoris la disvolviĝo de diversaj industrioj, rezulte en la disvolviĝo de la urbo kaj de ĝia regiono. Tamen, dum kelkaj jaroj, Leiria estis unu de la malmultaj distriktaj ĉefurboj kiuj ne estis la plej loĝata urbo de sia distrikto, kiu fakte estis Caldas da Rainha.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La regiono vivtenas sin el komerco, el agrikulturo kaj industrio, elstare ĉe la fabrikado de varoj de ceramiko, plasto, muldiloj kaj cimento. Ankaŭ la civila konstruado ludis gravan rolon, same kiel la turismo. La ĉefa ekonomia sektoro estas la tria sektoro, nome la servoj. Gravas ankaŭ la fabrikoj de vitro, en Marinha Grande. Inter 1930 kaj 1980 la entreprenoj de plasto de Leiria kaj Marinha Grande okupis elstarajn rangojn en la produktado de ludiloj en Portugalio, kiel la Bota Botilde, la Magia Kubo kaj la Subbuteo.

La urbo havas gravajn instalaĵojn por kultura agado. Kelkajn konstruaĵojn restaŭris aŭ projekciis la arkitekto Ernesto Korrodi en la komenco de la 20-a jarcento. Aktuale ili formas parton de la kultura etoso de la urbo. La disvolvigo de la urbo al la areo de la rivero Lis ebligis la konstruadon de parkoj, promenejoj, tempontoj ktp. Kadre de la projekto Paredes com História (Muroj kun historio), la municipo partnere kun kelkaj artistoj specializitaj en strata arto, ebligis la uzadon de muroj de konstruaĵoj aŭ strukturoj en la urbo por la prezentado de artaĵoj kaj igi Leiria kiel subĉiela artgalerio. Elstaraj kaj famaj estas la skulptaĵo "Gato Preto" (Nigra kato) de Ricardo Romero kaj la pentrarto per grafitio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo ĉe la Kastelo de Leiria
Nossa Senhora da Encarnação
  • La kastelo (1135, enmurigita en 1195, kun ĉefturo el 1324, poste palaco), rekonstruita el 1898 ĝis 1950.
  • La katedralo (1559), gotika, sed renesanca sen sonorilturo.
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Encarnação (16-a jarcento, kun monumenta ŝtuparo de la 18-a jarcento).
  • Sanktejo de Senhor Jesus dos Milagres (1732-1750), baroka, el marmoro, kun azuleĥoj, statuoj, horloĝo.
  • Kapelo de Sankta Petro, romanikdevena (fine de la 12-a jarcento), transformita kaj uzita kiel stokejo kaj teatro ĝis 1880, restaŭrita en 1940. Restis diversaj romanikaj elementoj, kiel arkoj, kolonoj kaj kapiteloj.
  • Preĝejo kaj konvento de Sankta Francisko, kun elementoj kaj renesancaj kaj barokaj. Oni rekuperis ĝin en 1992, kiam oni malkovris mezepokajn murpentraĵojn.
  • Preĝejo de Misericórdia (1544). En la 18-a jarcento oni rekonstruis laŭ nuntempa formo. Nune ĝi estas Centro de Interkultura Dialogo.
  • Konvento de Sankta Aŭgusteno (16-a jarcento, ĝis 18-a jarcento). Elstatas klostro kaj baroka fasado kun du turoj. En la konvento vidindaj azuleĥoj de 17-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Konvento de Portela (Franciskanoj, 1902) laŭ projekto de Nicola Bigaglia.
  • Etnografia Agromuseu Municipal D. Julinha
  • Casa-Museu - Centro Cultural João Soares en Cortes, kun artaĵoj kaj biblioteko el la familio de la politikisto Mário Soares
  • Casa dos Pintores, domo de pentristoj
  • Papermuelejo
  • Muzeoj de Imagem em Movimento(1995, pri kino);
    • de Fábrica de Cimentos Maceira-Lis (1991, pri tiu industrio en Portugalio);
    • Museu Escolar (1997, pri bazlernejo) en Marrazes;
    • de Leiria en la Konvento de Santo Agostinho;
    • de Sporting Clube de Portugal;
    • de la Ĉefturo de la Kastelo de Leiria, pri historio mezepoka; kaj
    • pri Fajrestingistoj de Leiria.
  • Lageto Ervedeira en Coimbrão

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Mapo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Leiria
Panoramo de Leiria