Figueira da Foz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Figueira da Foz (stacidomo).
Figueira da Foz
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3084
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 125  (2011) [+]
Loĝdenso 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 8° 52′ U (mapo)40.15085-8.86179Koordinatoj: 40° 9′ N, 8° 52′ U (mapo) [+]
Areo 379,05 km² (37 905 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Figueira da Foz (Portugalio)
Figueira da Foz (Portugalio)
DEC
Figueira da Foz
Figueira da Foz
Situo de Figueira da Foz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figueira da Foz [+]
vdr

Figueira da Foz estas portugala urbo en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉ. 32 500 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de municipo kun 379,05 km² kaj 58 982 loĝantoj (2021), subdividita en 18 fregeziojn. La municipo limas norde kun Cantanhede, oriente kun Montemor-o-Velho kaj Soure, sude kun Pombal kaj okcidente kun Atlantiko.

La loknomo Figueira da Foz signifas Figarbo de la Enfluejo, reference al la rivero Mondego.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo Figueira da Foz situas en la atlantika marbordo kune kun la valo de la rivero Mondego kaj estas unu el la plej gravaj turismaj centroj de Portugalio, kun unu el la plej grandaj kazinoj de la lando, toreejo, grandega ludejo kaj sportejo, kaj vigla nokta vivo. La plejparto de la somerumantoj venas de Koimbro, la portugala regiono Beiras kaj la hispanaj regionoj Kastilio kaj Ekstremaduro.

La laboristaro dediĉas sin ankaŭ al aliaj ekonomiaj sektoroj, ĉefe al fiŝkaptado, industrio de vitro, ŝipkonstruado (tiukadre aperas velŝipo en la municipa blazono), produktado de celulozo, de salo, de kemiaĵoj kaj agrikulturo (ĉefe de rizo).

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Figueira da Foz.

Figueira da Foz estas subdividita en la jenaj dek ok fregezioj:

  • Alhadas
  • Alqueidão
  • Bom Sucesso
  • Buarcos e São Julião (urbo)
  • Ferreira-a-Nova
  • Lavos
  • Maiorca
  • Marinha das Ondas
  • Moinhos da Gândara
  • Paião
  • Quiaios
  • São Pedro
  • Tavarede (urbo)
  • Vila Verde

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis okupita de longe, fakte de suevoj, kaj poste de araboj, ĝis la konkero de Koimbro fare de la reĝo Fernando de Leono en 1064, integrante ĝin en la Regno Leono kaj ene de la graflando nomita Condado Portucalense. En modernaj epokoj Figueira da Foz disvolviĝis pro la movado de la haveno kaj de la ŝipkonstruado kun ĉefa periodo de progreso en la fino de la 19-a jarcento.

Turo de la palaco.

Figueira estis plialtigita al la kategorio de vila (urbeto) en 1771. Ĝi kreskis laŭlonge de la 19-a jarcento pro la malfermo de novaj komunikvojoj kaj al alveno de somerumantoj. La 20an de Septembro 1882, ĝi estis plialtigita al la kategorio de cidade (urbo). Fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj oni konstruis la nomitan Bairro Novo, de regula plano, kie oni instalis hotelojn, kazinon, restoraciojn, noktajn trinkejojn kaj kelkajn vendejojn. Alia grava komerca loko estis Rua da República, kiu ligas la zonon de eniradon al la urbo (tra la trajnstacio) al la pli centra zono de la urbo. Lastatempe oni konstruis superbazarojn kaj vendejaregojn en la plej periferia zono de la urbo. La turisma somera disvolviĝo faris ke Figueira da Foz estas konata kiel "Rainha das Praias de Portugal" (Reĝino de la strandoj de Portugalio).

La gravo de la marnavigado faris ke la haveno de Figueira ludis gravajn rolojn en diversaj historiaj epokoj. Sude de la urbo, komence de la 19-a jarcento, elŝipiĝis anglaj trupoj, estritaj de tiu kiu poste estos la Duko de Wellington, venintaj helpi Portugalion kontraŭ Francio. La 8an de majo 1834 elŝipiĝis en Buarcos konstituciaj trupoj, kadre de la Liberalaj Militoj. Fine de la sama jarcento, Figueira da Foz estis uun e la ĉefaj portugalaj havenoj engaĝiĝintaj en la fiŝkaptado de moruo en Novtero.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Figueira da Foz
  • Dolmeno de Carniçosas
  • Turo de Redondos (restaĵoj) aŭ kastelo de Redondos en Buarcos
  • Fortikaĵoj de Buarcos kaj de Palheiros
  • Pilorioj de Buarcos, de Redondos kaj de Figueira da Foz
  • Lumturo de Kabo Mondego
  • Palaco de Maiorca aŭ de la Vicgrafoj de Majorko
  • Kapelo de Nossa Senhora de Seiça
  • Monaĥejo de Santa Maria de Seiça
  • Hotelo Mercure
  • Fuorto de Santa Catarina
  • Horloĝturo (Figueira da Foz)
  • Palaco Sotto-Mayor (Figueira da Foz)
  • Urbodomo de Figueira da Foz
  • Preĝejo de São Julião
  • Kazino Oceano
  • Romia ponto de Alqueidão
  • Muzearo de Salo kaj Rota das Salinas (Lavos)
  • Casa do Paço
  • Teatro Caras Direitas (Buarcos)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]