Rio Maior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio Maior
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2040
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 192  (2011) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 20′ N, 8° 56′ U (mapo)39.333333333333-8.9333333333333 [+]
Areo 272,76 km² (27 276 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Rio Maior (Portugalio)
Rio Maior (Portugalio)
DEC
Rio Maior
Rio Maior
Situo de Rio Maior

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rio Maior [+]
vdr

Rio Maior estas portugala urbo de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 21 000 loĝantoj.

La urbo Rio Maior estas sidejo de la municipo Rio Maior, kun 272,76 km² de areo kaj 21 005 loĝantoj (2021), subdividita en dek freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Porto de Mós, nordoriente kaj sude kun Santarém, sude kun Azambuja, okcidente kun Cadaval kaj Caldas da Rainha kaj nordokcidente kun Alcobaça.

La loknomo Rio Maior (plejgranda rivero) rilatas al la samnoma rivero Rio Maior, kiu ekfluas en la municipa teritorio de Rio Maior kaj alfluas al Taĵo ĉe Azambuja. Je 3 km de la urbo Rio Maior estas la Naturaj Salproduktejoj de Rio Maior.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santa Maria da Madalena en Alcobertas kaj kapeligita megalita monumento.

Kvankam estas restaĵoj eĉ el prahistorio kaj de la Romia Imperio, la plej antikva dokumento, datita de 1177, rilatas al la Salproduktejoj de Rio Maior.

En 1619 oni fondis Reĝan Gastejon, kiu en 1763 oni donis al franciskanoj. En 1761 oni kreis ĉiujaran foiron (nuna Foiro de Cepo). En 1789 oni konstruis ŝoseon Lisbono–Rio Maior–AlcobaçaKoimbro). En 1836 oni kreis la municipon Concelho de Rio Maior. En 1880 oni malfermis Teatron. En 1876 oni fondis bazlernejon kaj en 1886 mezlernejon. En 1893 oni fondis «O Riomaiorense», unua ĵurnalo de Rio Maior. En 1916 startis karbominado. En 1928 oni instalis elektron en Rio Maior. En 1945 oni inaŭguris fervojon Rio Maior-Vale de Santarém (ĉefe rilate al karbotransportado).

En 1983 oni malkovris restaĵojn de romia vilao nome Villa Romana de Rio Maior. En 1984 oni kreis la freguesias São Sebastião, São João da Ribeira kaj Malaqueijo. En 1985 Rio Maior estis klasita kiel Cidade (urbo anstataŭ urbeto). En 1992 oni inaŭguris la novan konstruaĵon de la urbodomo.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Azambujeira.

Rio Maior havas jenajn freguesías:

  • Alcobertas
  • Arrouquelas
  • Asseiceira
  • Azambujeira e Malaqueijo
  • Fráguas
  • Marmeleira e Assentiz
  • Outeiro da Cortiçada e Arruda dos Pisões
  • Rio Maior
  • São João da Ribeira e Ribeira de São João
  • São Sebastião

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nimfo de la Romia vilao de Rio Maior..
  • Preĝejo de Santa Maria da Madalena en Alcobertas kaj kapeligita megalita monumento
  • Naturaj Salproduktejoj de Fonte da Bica kaj lignaj domoj
  • Romia vilao de Rio Maior
  • Pilorio de Azambujeira
  • Groto en Nossa Senhora da Luz
  • Minkomplekso de Espadanal
  • Fonto kaj muelejoj en Alcobertas
  • Fontoj en Arrouquelas
  • Regiona muzeo en Azambujeira
  • Rivera banejo Azudo ĉe Fráguas
  • Rigardejo en Marmeleira
  • Ponto kaj fontano en Assentiz
  • Azuleĥoj en la interno de la preĝejo de Outeiro da Cortiçada
  • Pilorio kaj turo en São João da Ribeira
  • Akvomuelejoj en Ribeira de São João
  • Fontoj kaj muelejoj en São Sebastião

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]