Anadia (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anadia
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 532  (2021) [+]
Loĝdenso 127 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 8° 26′ U (mapo)40.433333333333-8.4333333333333Koordinatoj: 40° 26′ N, 8° 26′ U (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 216,63 km² (21 663 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Anadia (Portugalio)
Anadia (Portugalio)
DEC
Anadia
Anadia
Situo de Anadia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anadia, Portugal [+]
vdr

Anadia estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Aveiro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉ. 6 000 enloĝantoj, survoje inter la urboj Aveiro kaj Koimbro.

Anadia estas sidejo de municipo kun 217,13 km² kaj 27 532 enloĝantoj (2021), subdividita en dek fregezioj. La municipo limas norde kun Águeda, oriente kun Mortágua, sude kun Mealhada, sude kaj okcidente kun Cantanhede kaj nordokcidente kun Oliveira do Bairro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En plej frua mencio, fine de sia regado, en 1180, D. Afonso Henriques donis tri domarojn de Anadia al la nobelo Nuno Guterres. Poste en la 13-a jarcento oni donis la samajn domarojn al la Monaĥejo de Sankta Kruco de Koimbro. La posedoj kaj domaroj kiuj nun estas en la teritorio de Anadia pasis en sekvaj jarcentoj al diversaj posedantoj pere de diversaj reĝaj donaĵoj. Ekzemple en 1338, D. Afonso la 4-a donis unu el tiuj domaroj, koresponda al nuna Sangalhos, al la Konvento de Sankta Klara de Koimbro.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Anadia

La fregezioj de Anadia estas jenaj:

  • Amoreira da Gândara, Paredes do Bairro e Ancas (União das Freguesias)
  • Arcos e Mogofores (União das Freguesias, sidejo de la municipo)
  • Avelãs de Caminho
  • Avelãs de Cima
  • Moita
  • São Lourenço do Bairro
  • Sangalhos
  • Tamengos, Aguim e Óis do Bairro (União das Freguesias)
  • Vila Nova de Monsarros
  • Vilarinho do Bairro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorio de São Lourenço do Bairro
  • Palacoj de Graciosa (aŭ Paço da Graciosa); de Foz de Arouce, Famalicão; de Óis aŭ Casa de Montalvão aŭ Solar dos Calheiros, Óis do Bairro
  • Preĝejoj de Arcos, de Moita, de São Pedro, Avelãs de Cima, de Sangalhos
  • Sanktejo Maria Auxiliadora, Mogofores
  • Domo de la Bieno de Tanque aŭ Casa dos Cerveiras, kaj statuoj de São Cosme kaj São Damião en apuda kapelo, Aguim
  • Kapeloj de Nossa Senhora das Neves kaj Fontanário, Avelãs de Cima; de Nossa Senhora da Piedade (en la Preĝejo de Nossa Senhora da Conceição), Mogofores; de Nossa Senhora das Lezírias, São Lourenço do Bairro
  • Domo de António Seabra aŭ de la Bieno de São João aŭ de Lavoura de São João kaj ĝardemno São João da Azenha
  • Komplekso de Palace Hotel da Curia, Challet Navega, Kapelo de Senhora do Livramento, Naĝejo Paraíso, kaj ĝardenoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]