La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1334. Nomigo el devena Wicgnandisdorf ŝanĝiĝis en Weigsdorf, kiun oni uzis ĝis la jaro 1948. La municipo historie dividiĝis en tri partojn: Horní Višňová, apartenanta al zawidówa senjorujo, Střední Višňová, apartenanta al Zittau kaj Dolní Višňová, apartenanta al senjorujo frýdlanta, dum kio la paso de la limo inter Bohemio kaj Supra Luzacio ĉi tie estis same komplika, kiel okaze de eksaj ŝtatlimoj en Oldřichov na Hranicích.
Tiu ĉi divido estis nuligita en la jaro 1848 dum reguligo de landaj limoj. Tiel estiĝis du municipoj: la bohemia kaj la saksia. La saksia parto de tiama Višňová situas hodiaŭ en Pollando kaj ĝi nomiĝas Wigancice Żytawskie.
Ĝis la 1-a de septembro 1990 estis konsisto de Višňová ankaŭ Černousy, kiu ekde tiu dato memstariĝis.