Semily (germaneSemil) estas urbo en Ĉeĥio situanta en nordoriento de Bohemio kaj en sudoriento de Regiono Liberec en distrikto Semily. La urbo etendiĝas en profunda valo ĉe kunfluejo de riveroj Jizera kun Oleška en norda limo de Bohemia paradizo. Semily havas 8 081 loĝantojn (2024). Ĝi situas en distanco ĉirkaŭ 50 km de Liberec kaj proksimume 100 km de Prago.