Sándor Hagymásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Hagymásy
Persona informo
vdr

Sándor Hagymásy [ŝAndor hadjmAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hagymásy Sándor estis hungara laboristo, lokhistoriisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Hagymási, Hagymássi.

Sándor Hagymásy[1] naskiĝis la  3-an de januaro 1907(nun 1907-01-03) en Túrkeve, li mortis la 20-an de decembro 1988 en Túrkeve (laŭ alia informo la 1-an de decembro 1988 en Mezőtúr).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Hagymásy finis bienan lernejon en 1928, en la ceteraj jardekoj li estis memlernanto. inter 1928-1945 li estis simpla agrikulturisto en pluraj bienoj, poste li laboris ĝis la emeritiĝo en 1967 en liverejo de agrikulturaj maŝinoj en Dévaványa. De 1930 ĝis 1944 li regule publikigis artikolojn en la loka gazeto. En 1966 li komencis etnografian kolektolaboron. Li prilaboris la plej signifan parton de la etnografio de Túrkeve kaj Mezőtúr. En la kulturdomo li gvidis artistan klubon inter 1975–1988. Li ricevis premiojn en 1973 kaj 1987.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanyázó emberek. (1971)
  • Mezőtúr város története. (1980)
  • Túrkeve kisparaszti juhászata. (1989)
  • Túrkeve földművelése. (kunaŭtoro, 1992)
  • Népi nyelvemlékek. (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.