Portalo:Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 11-a de majo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis

red. La 11-an de majo

Naskiĝis

Salvador Dalí
Salvador Dalí

Mortis

Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Emil HÁCHA – Prezidento Savinto
Emil HÁCHA – Prezidento Savinto

Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 19381945.

Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.

Etnoj

red.

Aborigenoj
Aborigenoj

La aborigenoj de Aŭstralio estas la unuaj loĝantoj de Aŭstralio, malkovrinta la landon jarmilojn antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Hodiaŭ, la aborigenoj nombras ĉirkaŭ 40 mil kaj parolas 50 lingvojn malsamajn. Iliaj prapatroj verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iomete pli ol 50.000 jaroj, sed la preciza dato estas daŭre necerta.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Karolino sur germana TV
Karolino sur germana TV

Caroline Catharina Müller (naskiĝis la 31-an de julio de 1964), konata kiel C.C.Catch, estas germana kantistino kaj komponistino de pop-muziko.

Caroline naskiĝis en Oss en Nederlando, de kie ŝia familio transloĝiĝis Germanion en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento. En la 80-aj jaroj ŝi estis membro de junulina grupo, kiu nomiĝis Optimal. Ŝi kunlaboris kun Dieter Bohlen sub nomo C.C.Catch.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Rudyard Kipling
Rudyard Kipling

Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.

Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Maŭglio, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano eduktia de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Antoni GRABOWSKI - Naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobre apud Chełmno kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemia inĝeniero kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝas de Nowe Dobre al Toruń. Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo dek-kelkaj jaroj, tuj post fino de la baza lernejo, devas komenci labori. Tamen lin plu pelas grandega lernvolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin al la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasas kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao Koperniko" li atingas bonegajn rezultojn, per siaj abundaj scioj li superas la samaĝulojn; sekve oni sendas lin du fojojn en pli altan klason.

Aliaj portaloj