Oficejo de la Respublikana Partio estas fajrbombita de krimbruliganto en la urbo Hillsborough en la ŝtato Norda Karolino. La kulpulo postlasis mesaĝon kiu tekstis: "Naziaj respublikanoj foriru de la urbo aŭ alie."
Ĉeĥa polico informis pri aresto de rusa kodrompisto suspektata pri komputilaj atakoj kontraŭ usonaj retejoj, faritaj de hotelo en Prago antaŭ du semajnoj.
British American Tobacco ofertas aĉeti usonan cigaredan firmaon Reynolds American Inc. kontraŭ $47 miliardoj (~€44 miliardoj/£39 miliardoj) kio kreus la plej grandan tabakan kompanion en la mondo.
Tertremo 5,5-grada laŭ la Skalo de Richter trafis la centran Italion. Ĝia epicentro supozeble troviĝis 7 km sudokcidente de Visso, je profundeco de 10 kilometroj.
Nova submarŝipo „Ilinojso“ (laŭ nomo de la subŝtato). Ĝi estas la 13-a en sia klaso (projekto Virginia). Konstruado de la ŝipo kostis 2,7 miliardojn da dolaroj.