El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017 :
1-a de januaro
2-a de januaro
Atenco per aŭto-bombo okazigis 30 mortojn en ŝijaisma kvartalo de Bagdado , Irako .
6-a de januaro
Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima , Brazilo .
Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko .
7-a de januaro
8-a de januaro
10-a de januaro
Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.
Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo .
Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo , Afganio .
15-a de januaro
Nova ribelo de malliberigitoj okazigis almenaŭ 27 mortojn en prizono de la subŝtato Natal , Brazilo .
16-a de januaro
37 mortoj pro falo de aviadilo sur loĝejoj ĉe la flughaveno de Biŝkeko en Kirgizio .
17-a de januaro
La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.
18-a de januaro
Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco , Italio , kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
Atenco kontraŭ militista bazo en Gao , Malio , okazigis 77 mortojn.
19-a de januaro
Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano .
La nova prezidanto de Gambio , nome Adama Barrow , faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh , malakceptas balotperdon.
20-a de januaro
Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono , norda Italio .
Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono . Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono .
21-a de januaro
Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato .
La eksa prezidanto de Gambio , nome Yahya Jammeh , finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
24-a de januaro
25-a de januaro
27-a de januaro
Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon .
28-a de januaro
Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj , ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio .
29-a de januaro
Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko , Kanado , okazigas 6 mortojn.
Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro .
30-a de januaro