Marinha Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marinha Grande (stacidomo).
Marinha Grande
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 681  (2011) [+]
Loĝdenso 207 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 45′ N, 8° 56′ U (mapo)39.75-8.9333333333333Koordinatoj: 39° 45′ N, 8° 56′ U (mapo) [+]
Areo 187,25 km² (18 725 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Marinha Grande (Portugalio)
Marinha Grande (Portugalio)
DEC
Marinha Grande
Marinha Grande
Situo de Marinha Grande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marinha Grande [+]
vdr

Marinha Grande estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Região de Leiria, kaj havas ĉirkaŭ 7 857 loĝantojn.

Marinha Grande estas sidejo de municipo Marinha Grande kun 187,25 km² kaj 39 032 loĝantoj (2001), subdividita en tri fregezioj. La municipo limas norde kaj oriente kun Leiria, sude kun Alcobaça kaj okcidente kun Atlantiko. En la municipo ludas gravan rolon industrio kaj spite la fakton ke estas 72 municipoj en Portugalio pli loĝataj, Marinha Grande iĝis la dua municipo kiu plej multe kontribuis al la kresko de la eksportoj en la lando. Marinha Grande estas marborda municipo, inter la urboj Lisbono (120 km) kaj Porto (180 km). La distrikta ĉefurbo Leiria estas je 15 km. Proksime vizitindas la strando de Nazaré, la Monaĥejo de Alcobaça, la kastelo de Leiria, la Monaĥejo de Batalha, kaj la kasteloj de Porto de Mós, Ourém kaj Pombal.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Marinha Grande estas subdividita en la jenaj tri fregezioj:

  • Marinha Grande
  • Moita
  • Vieira de Leiria

Historio[redakti | redakti fonton]

Palaco Stephens kaj Vitromuzeo.
Monumento al la laborista movado (strikintoj de 1934.

Marinha Grande estas relative ĵusa setlejo, kompare kun najbaraj urboj kiel Leiria kaj Alcobaça; ĝi naskiĝis kiel industria iniciato de industriisto Guilherme Stephens, patronita de la Markizo de Pombal, kiu asociis la abundon de ligno kaj sablo por krei vitrindustrion kiu disvolvigis la urbon - kaj kiu poste rezultis en industrio de plasto kaj muldiloj.

Tiel naskiĝinta en la kadro de la Industria Revolucio, Marinha Grande estis unu de la grandaj centroj de politikaj movadoj asociaj al la luktoj de proletoj kaj klasbatalo. Grava montro de tiu trajto estas la fakto ke Marinha Grande pioniris en la ribelo de 18a de Januaro 1934 kontraŭ la Dua Respubliko, kaj fakte ĉi ties la fortoj de la registaro de Salazar trafis plej grandan opozicion.

Marinha Grande plialtiĝis al la kategorio de urbo la 11an de Marto 1988. Siaflanke kaj Moita kaj Vieira de Leiria havis proprajn historiojn el la komenco de la Moderna Epoko.

Aktuale, spite la dekadencon de multaj malgrandaj entreprenoj de la sektoro de muldiloj pro la konkurenco de disvolviĝantaj landoj kiel Meksiko kaj Ĉinio, la lokaj entreprenoj sukcesis adaptiĝi al la tutmondiĝa merkato. "Marinha" (kiel surloke estas nomita) kun Oliveira de Azeméis, estas motoro de la landa industrio de muldiloj. Krom la industrioj de vitro, plasto kaj muldilo, ankaŭ turismo ludas gravan rolon ĉefe somere pro la strandoj. La malmulta agrikultura produktado celas ĉefe la memkonsumadon. En la strando de Vieira, ankoraŭ eksistas tradicia fiŝkaptado pere de la sistemo Arte Xávega, kun rekta vendado al la kliento, kaj malgranda ekonomia rezulto por Marinha Grande.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Municipa parko.
  • Fábrica Lusitana de Vidros Angolana
  • Domo Taibner de Morais Santos Barosa, nomita ankaŭ Palácio dos Barosa
  • Iama rezidejo de Guilherme Stephens kaj João Diogo Stephens - Vitromuzeo
  • Porĉa domo ĉe Largo Ilídio de Carvalho
  • Lumturo de Penedo da Saudade
  • Strandoj de São Pedro de Moel kaj Praia da Vieira
  • Akvoparko en Vieira de Leiria


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]