Porto de Mós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porto de Mós
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 342  (2011) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 8° 49′ U (mapo)39.6-8.8166666666667Koordinatoj: 39° 36′ N, 8° 49′ U (mapo) [+]
Areo 261,83 km² (26 183 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Porto de Mós (Portugalio)
Porto de Mós (Portugalio)
DEC
Porto de Mós
Porto de Mós
Situo de Porto de Mós

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porto de Mós [+]
vdr

Porto de Mós estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Região de Leiria, kaj havas ĉirkaŭ 5 000 loĝantojn.

Porto de Mós estas sidejo de municipo Porto de Mós kun 261,83 km² kaj 23 203 loĝantoj (2001), subdividita en dek fregezioj. La municipo limas norde kun Leiria kaj Batalha, oriente kun Alcanena, sude kun Santarém kaj Rio Maior kaj okcidente kun Alcobaça.

Proksime vizitindas la strando de Nazaré, la Monaĥejo de Alcobaça, la kastelo de Leiria, la Monaĥejo de Batalha, kaj la kasteloj de Ourém kaj Pombal.

Fregezioj de la municipo Porto de Mós.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Porto de Mós estas subdividita en la jenaj dek fregezioj:

Pilorio de Porto de Mós.
  • Alqueidão da Serra
  • Alcaria e Alvados
  • Arrimal e Mendiga
  • Calvaria de Cima
  • Juncal
  • Mira de Aire
  • Pedreiras
  • Porto de Mós - São João Baptista e São Pedro
  • São Bento
  • Serro Ventoso

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de la konkero fare de kristanoj al isalmanoj la loko iĝis meze de la 12-a jarcento strategia defendopunkto de la urboj Leiria kaj Koimbro. La municipo Porto de Mós apartenis al la teritorio Coutos de Alcobaça kiu apartenis al la Monaĥejo de Alcobaça en 1230, donacita de la reĝo Sanĉo la 2-a, kio influis dum jarcentoj la vivon kaj kutimojn de tiu areo kiun poste estis donacita de la reĝo Johano la 1-a al Nuno Álvares Pereira kaj al la Domo de Braganzo, post la grava Batalo de Aljubarrota, en la 14a de Aŭgusto 1385. La urbo Porto de Mós ricevis foruon de Denizo la 1-a en 1305 kaj poste de Manuelo la 1-a en 1515.

Kastelo de Porto de Mós.

Meze de la 15-a jarcento, la filo de la 1a duko de Braganzo, D. Afonso, 4a grafo de Ourém kaj 1a markizo de Valença, interesiĝinta por kelkaj setlejoj de tiu areo, zorgis pri plibonigoj ĉe Porto de Mós, inter kiuj la transformado de la mezepoka kastelo en renesanca papalco, kion la posteuloj konservis kaj ampleksigis.

En 1895 oni nuligis la municipon de Porto de Mós kaj ĝi ekapartenis al la municipo de Alcobaça, sed tiu periodo estis mallongdaŭra, ĉar jam en 1898 ĝi rehavis la statuson de municipo, sed sen la fregezio Minde kiu aliĝis al la municipo de Torres Novas. La tertremoj de 1755 kaj 1909 damaĝis la kastelon, sed poste oni renovigis la konstruaĵon.

Aktuale la ĉefa industrio de la urbo estas la tipa portugala stratopavimado, dum agrikulturo hegemonias ĉefe en la ruraj fregezioj (Alcaria, Arrimal, São Bento kaj Serro Ventoso) kaj la fregezioj Calvaria de Cima, Juncal, Pedreiras kaj Mira de Aire vivtenas sin el la industrio kaj mineraloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de spajro en la kastelo.
  • Kastelo de Porto de Mós
  • Pilorio de Porto de Mós
  • Preĝejoj de São Pedro, São João, Santo António kaj de Juncal
  • Kapelo de São Jorge
  • Grotoj de Mira de Aire (ĉefe Gruta dos Moinhos Velhos), de Alvados kaj de Santo António
  • Centro de Interpretado de la Batalo de Aljubarrota
  • Arko de Memoro
  • Lagetoj de Arrimal
  • Ĵuraza ejo de São Bento
  • Kapelo de São Silvestre, Serro Ventoso
  • Romia ŝoseo
  • Fontano de Mendiga

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Mendiga en 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]