Lingvo kaj Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lingvo kaj Vivo
Lingvo kaj Vivo
Lingvo kaj Vivo
Aŭtoro Gaston Waringhien
Eldonjaro 1959
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 450
vdr

Lingvo kaj Vivo [1]: Esperantologiaj Eseoj estas kolekto de artikoloj kaj eseoj pri Esperanto, precipe pri ties strukturo kaj historio. Ĝi estas verkita de Gaston Waringhien kaj publikigita en 1959 de eldonejo Stafeto en La Laguna. Duan eldonon de tiu ĉi verko aperigis Universala Esperanto-Asocio en 1989 en la Jubilea Kolekto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La nova ampleksa verko de de Prof. Waringhien estas eksterordinare interesa; ĝi entenas multajn valorajn eseojn pri gramatiko, lingvistiko, esperantologio. Tiu bela libro plaĉos al ĉiuj bonaj esperantistoj kaj ni varme rekomendas ĝin kiel ĉefverkon de nia literaturo. 
— 1959(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1246
Citaĵo
 Recenzi mallonge vastan verkon kia Lingvo kaj vivo neeblas. Recenzoskize oni povas diri, ke ĝin konsistigas kolekto da studaĵoj de la Direktoro de la Fako pri Generala Vortaro de la Akademio de E. aŭtoro de «Grand Dictionnaire Espéranto-Francais» kaj de la suplemento de la Plena Vortaro, kaj kunaŭtoro de la Plena Gramatiko, Gaston Waringhien, kiuj studaĵoj ampleksas ekde Pra-Esperanto ĝis la komparo kun la aliaj planlingvoj, kun la etimologio kaj formiĝo de la esperantaj vortoj, la naskiĝo, vastiĝo kaj nepra neceso de la akuzativo, la landnomoj, la verbaj modoj, k. t. p.

Pri la kapablo de la aŭtoro atestas liaj gravegaj verkoj, sufiĉe konataj de ĉiuj, kiuj enprofundiĝis eri la studadon de nia lingvo, kaj ĉi-okaze li faris honoron al siaj antaŭaj laboraĵoj; sed ja oni povas diri, ke li ne tenas sin en scienca objektiveco ĉe la artikoloj pri la esperanta pasivo, kie li defendas sian teorion pri la uzo de —ita aŭ —ata, depende de tio, ĉu la verbo estas de daŭro sen rezulto, de daŭro kaj rezulto, aŭ de rezulto sen daŭro, kun la apartaĵo, ke oni devas uzi —ita kiam la ago ne estas daŭra, kaj —ata, kiam ĝi estas tia; kaj tio nur se la helpverbo estas en preterito. Li diras: «estas falsa metodo difini la sencon de la pasivaj formoj rilatigante ilin kun la aktivaj kunmetitaj formoj, kiel faras kelkaj okazaj gramatikistoj, emaj pensadi pli geometrie ol filologie...» Kun tio, kiu kuraĝus diskuti aŭ simple dubi liajn asertojn? Ĉu okaza gramatikisto povus pravi? Tamen en «Raporto ĉe publika kunveno de la Akademio» li mencias «tiel eminentajn oponanatojn kiel E. A. F. Faulhaber, J. R. G. Isbrücker, Teo Jung kaj Paul Neergaard» kaj indikas «kiel izolita kaj senalianca li estas tie». Lia «psikologia» difino de la tempoj estas atentinda; kaj ankaŭ estas peza argumento, kvankam ne tabua, ke ĝi estas interpreto de la uzo, kiun Zamenhof faris ĝenerale de la pasivaj participoj; sed oni konsideru, ke se al la lernantoj de internacia lingvo, kiuj neniamestos intelekta elito, oni prezentas malsimplan intuician verbosistemon, nepre ili «intuos» ĉiujn absurdaĵojn de la respektiva gepatra lingvo, kiel ilin intuis iliaj antaŭuloj. Ĉu S-ro Waringhien atentis sufiĉe tiun ĉi flankon de la problemo? Ĉu ne prefere uzi por ĉiu ajn verbo la simplan simetrian sistemon:

  • estis, estas aŭ estos:
—ita (antaŭe);
—ata (nun aŭ tiam);
—ota (poste)/

se ĝi estas ĉiam klara, nekonfuziga? Ĉu E. ne esprimas la daŭron per la sufikso -ad? Kial, se oni ŝarĝadis la ŝipon, la ŝipo ne estis ŝarĝadata kaj la ŝarĝistoj ŝarĝadantaj ĝin? Kaj se oni ŝarĝis, eĉ fulmrapide, solan paketon, ĉu ĝi ne estis ŝarĝata, kaj oni ĝin ŝarĝanta en tiu momento? Krom tio altiris mian atenton la esprimoj «se ne serĉi pli malproksime», «se ne

paroli pri», «valorpenas» (paĝ. 73!) anstataŭ «valoras la penon» (!), kaj iuj nemultaj preseraroj; sed esence la libro estas rekomendinda kiel necesa al ĉiu, kiu ŝatas la Lingvon kaj kiu volas koni ĝin profunde. 
— LUIS MIMÓ. Boletín n119 (jan 1960)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 175; kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 1246.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]