Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Deveno kaj Vivo
de la lingvo Esperanto
Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto
Deveno kaj Vivo
de la lingvo Esperanto
Aŭtoro Petro Stojan
Eldonjaro 1953
Urbo Bruĝo
Eldoninto Flandra Esperanto-Instituto
Paĝoj 110
vdr

Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto, eldonita en 1953 de Flandra Esperanto-Instituto en Bruĝo, estas fine verkita verko de Petro Stojan kiu jam estis preleginta pri tiu temo dum la Ĝeneva Kongreso de 1925. La unua duono de la verko estas jam aperinta en 1937 sub titolo "Evoluo de Esperanto" en Esperanto, la revuo de Universala Esperanto-Asocio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tio ne estas historia verko sed simple diskuto pri evoluo de la lingvo Esperanto dum la periodo de ĝia kreado ĝis nun. Stojan estas tre sperta lingvisto kaj la bazo de la nuna verko estis prelego kiun li faris en 1925 en Ĝenevo kaj kiu parte aperis en 1937 en Esperanto, tamen por la plimulto de nunaj legantoj tiu fakto ne estas grava kaj ili povas konsideri la verkon kiel tute novan pritrakton de la temo. Tre valora libro. 
— 1953, Historio de Esperanto III, p. 1130
Citaĵo
 Se ripetado je lego de verko estas signo de ŝato, mi tre ŝatas ĉi tiun libron de S-ro Stojan: ĝin mi jam legis, de komenco ĝis fino, ses fojojn, kaj pecojn tie kaj tie, ankoraŭ pli multajn fojojn. Forttrajta temperamentulo, multfaceta homo ĝin verkis kaj plej ameme ĝin poluris, dum pli ol 25 jaroj; la studaĵo do svarmas je trafaj ideoj, valoraj konstatoj, brilaj elmontroj, pensigaj kritikoj... Certe, ne ĉiuj dividos asertojn tie trovatajn; sendube ne malestas nekonsekvencaĵoj; probable iuj trovos ĝenaj instigajn revenojn al jam konsideritaj punktoj; tre verŝajne herezaj esprimoj, drastaj, senindulgaj batoj skurĝos prudemulojn kaj alarmos konservemegulojn; eble kelkajn ŝokos la apogiloj, kiujn Stojan uzas, ĉar malortodoksaj al niaj ĝisdataj prilingvaj doktrinoj... Kaj tamen... Tamen — intence mi martelas la kontraŭecon — se mi volus reliefigi nur la pozitivajn aspektojn de la libro, sole la opa cito de la temoj glositaj superbordus la kadrojn de la spaco, kiun disponas nia boletín por recenzoj. Sed mi ne povas ne mencii la ĉapitron Zamenhofa lingvo, kiu eminente enkondukas la leganton al ege instrua observado de la evoluo de Esperanto, kun montro de interpuŝiĝo de diversaj lingvo-tendencoj kaj sekva naskiĝo de leĝoj propraj al nia idiomo, laŭ kiuj ĉi tiu poste daŭre progresas al klaro, esprimriĉo, kohero, memeco. Atentovekaj estas liaj rimarkoj pri la uzo de da kaj pri la fundamenteco (t. e. pravigo de ekzistorajto, laŭ uzo en la Fundamento) de la nedifinita artikolo unu. Sed ĉefe en la leksikona tereno, kie Stojan estas spertega fakulo, li sin movas majstre, suverene; vortoj, intervortaj komparoj kaj priaj glosoj bavas la leonan parton en la libro,sed ja ne domaĝe! Kaj ĉio spicita, farĉita per tre ampleksa kono de niaj lingvaj eventoj: Konstatoj de la vivanteco de Esperanto; eklumigoj al la ideaj instigiloj de Zamenhof, kiuj subkonscie kondiĉigis lian verkon; ektuŝoj al psikanalizaj problemoj de la zamenhofa mentalo, ktp., ktp., irigas la leganton tra nekutimaj — kio ne signifas malpli pravaj! — vojoj al pli ĝiskerna kono de nia idiomo. Tiel, do, la pozitiva rezulto de la studaĵo de Stojan multe superas la diskuteblajn, certe diskutendajn, dezirinde diskutotajn pecojn de la libro. Se diskuto leviĝus, sur objektiva bazo kaj en deca maniero, nur gajno por Esperanto povus sekvi. Mi konfesas, ke mi estas partiano de la verko de Stojan kaj ke mi kredas ĝin tre utila, interesa, grava por nia movado. Eĉ pli: mi deziras, ke ĉirkaŭ ĝi estiĝos viglaj kritikaj komentoj, ĉu poraj ĉu kontraŭaj ĉu kompletigaj, per kies helpo ebliĝos dua relaborita eldono, kiu, sen ia dubo, fariĝos klasikaĵo, inter la konsultverkoj de la lingvo. Tial, mi varme rekomendas ĝian ripetan legadon kaj studon al senantaŭjuĝaj superuloj pri lingvaj problemoj de nia afero; ne harditojn kaj facilanimajn diletantojn la aŭtoro ja ne celis. Se al tio oni aldonas, ke la lingvaĵo de Stojan estas bonega, kun virtuoza rego de la embarese riĉa esprimeble de Esperanto, knedita en slava mentalo — kiu tiom gravis dum la ekestiĝo de nia lingvo —, certe ne estos troe, ke mi ekzalte diru: Dankon, S-ano S tojan! Kaj dankon ankaŭ al vi, Flandra Esperanto-Instituto! Jen digna laboro, kiu meritite honorigas aŭtoron
—  J RÉGULO PÉREZ.Boletín n058 (okt 1953)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]