Josias Friedrich Löffler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Löffler, ĉ. 1790

Josias Friedrich Christian LÖFFLER (naskiĝinta la 18-an de januaro 1752 en Saalfeld, mortinta la 4-an de februaro 1816 en Gamstädt) estis germana teologo kaj pedagogo kaj paroĥestro en Gotao; krome superintendanto kaj konstruanto de al gotaa lernejaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo frue forpasinta jurkonsilisto li ekde la 11-a vivjaro pasigis la tagojn en la orfejo de Halle: samloke li studis inter 1769 kaj 1774 teologi (i.a. ĉe Johann August Nösselt). Poste li estis privata instruisto den Berlino, i.a. por Alexander kaj Wilhelm von Humboldt. En 1777 fariĝis li predikisto ĉe la Kortegtribunala kirko kaj ĉe Charité. En 1778 li kampanje predikis en Silezio antaŭ milicanoj de Gens d'armes. Inter 1783 kaj 1788 li profesoris pri teologio en Frankfurto ĉe Odro kaj samtempe laboris ĉe la Preĝejo Sankta Mario; de 1786 li estis superintendanto. Dum la vintra semestro 1787/88 loĝis la Humboldt-anoj ĉe Löffler dum ilia studato, laŭ volo de ilia patrino Marie-Elisabeth von Humboldt.

Venis Löffler en la jaro 1788-a Gotaon, kie li ege meritis kiel ĝenerala superintendanto pri la eklezia kaj eduka kampoj. En 1796 la universitato de Kopenhago nomumis lin honora doktoro pri teologio

Estante ano de la porpovrula komisiono Löffler klopodis en 1798 por la starigo por lernejo por malriĉuloj en Gotao. Fakte, en 1800 oni malfermis post la Margareta-kirko kleriginstituton por povraj infanoj kaj orfoj. Ties frekventantoj perlaboris la vivon per spinado, trikado, kudrado aŭ teksado kontraŭ malgranda salajro. Ĝi modelis kaj helpis ke de 1640 ekestis Gotae lernejfrekventa devigo por ĉiuj.

Sume li publikigis ne tute 30 skribaĵojn. Krom predikoj troviĝas inter ili ankaŭ legolibro por urbaj kaj malurbaj lernejoj kaj la inter 1802 kaj 1810 eldonita serio Nachrichten von der Freischule in Gotha. Löffler mortis dum enoficigo de la nova paroĥestro de Gamstädt. En 1821 en la klostro de la Aŭgustenana preĝejo oni starigis monumenton por li. Ĝi estis alilokita en 1996 en la lernejan korton de la ŝtata elementara Löffler-lernejo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Honora doktoreco kopenhaga (1796).
  • Bazlernejo en Gotao nomiĝas por li Löfflerschule.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Schwarze: biografio de Löffler ĉe ADB
  • Stadtverwaltung Gotha (eld.): Aus der Schul- und Bauwerksgeschichte der staatlichen Grund- und Regelschulen der Stadt Gotha. Gotha 2000, p. 92–106.
  • Urania Kultur- und Bildungsverein Gotha e.V. (Hrsg.): Alexander von Humboldt und Gothaer Gelehrte. Gotha 1999, p. 11.
  • Helmut Roob, Günter Scheffler: "Löffler, Josias Friedrich Christian." Ĉe: Gothaer Persönlichkeiten. Taschenlexikon. 2. Auflage. RhinoVerlag, Ilmenau 2006, ISBN 3-932081-37-4, p. 84.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]