Preĝejo Sankta Margareta (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
turo de la Margareta-kirko en Gotao
vido en direkto de la altaro

Preĝejo Sankta Margareta (germane: Margarethenkirche) estas la plej grava protestantisma kirko en Gotao (Germanujo); ghi troviĝas sur la centra foirejo. Al la komunumo Magarethen-Süd apartenas de 2015 ankaŭ la vilaĝaj kirkoj je Emleben, Trügleben kaj Uelleben. De advento 2015 paroĥestras Jochen Franz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis unue menciita en la jaro 1064. Pli ol tricent jarojn poste, la cisterciaj monaĥinoj ricevis la patronrajton super ĝi kaj fondis latinan lernejon. En la komenco de la 16-a jarcento, la preĝejo estis renovigita kaj ricevis sian unuan orgenon. Dum la granda urba incendio, la interno kaj de la paroĥestrejo kaj de la preĝejo estis detruitaj. La gotaa duko Ernesto la Pia ordonis rekonstruadon, kun trieteĝaj galerioj kaj nova orgeno. La laboroj, komencite en 1632, finiĝis tridek jarojn pli malfrue.

De 1725 ĝis 1727, la preĝejo ricevis barokan meblaron. Post jaro, finiĝis granda monumento por la duka familio. En 1812, la komponisto kaj pianisto Carl Maria von Weber partoprenis tutgermanan muzikfeston okazantan en ĉi kirko. Dirigentis la kortega kapelestro Louis Spohr.

Dum la Unua mondmilito la sonoriloj devis esti fordonita por armilfarado kaj anstataŭiĝis postmilite per ŝtalaj. Aerobusoj detruis en 1944 la ejon, antaŭ ĉio la turon: pereis tute la najbara paroĥestrejo kun la komunuma salonego.

Dum la 1950-a jaroj estis restaŭradoj laŭ la modesta stilo de malfrugotika halokirko kaj en 1953 kristnaske eblis ĝia spirita ingaŭguro. En 1961 alvenis orgeno de la firmao Schuke kio startigis kroman koncertan utiligon de la sakralejo; la ligna kasona plafono bonegis akustike kaj la larĝa altarejo disponigas spacon por orkestro. La modernaj vitraloj (centra bildo estas pri la krucumo de Jesuo Kristo) estis farita fare de la vajmara artisto Krause.

Apartaj ofertoj[redakti | redakti fonton]

  • Kafejo en la turo: Dum la festo de la urba patrono Gotardo kaj la Tago de malfermitaj monumentoj, la turokafejo estas malfermita. Unika vido super la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo ĝis Großer Inselsberg aŭ - sub perfektaj veterkondiĉoj - ĝis Brocken ĉiam mirigas la vizitantojn.
  • Tago de Sankta Marteno: Regule la 10-an de novembro, tradicie komenciĝas la lumaj procesioj kun lampionoj kaj torĉoj. Krome oni enscenigas dramon ene de la kirko kaj ekmarŝas tra la urbocentro ĝis la Aŭgustenana preĝejo.
  • Noktstrigaj diservoj: po kvar por jaro komence de la horo 17-a. Tio eblas konatiĝis kun la kirka spaco laŭ nova maniero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]