José de Jesús Campos Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Jesús Campos Pacheco
Persona informo
Naskiĝo 27-a de januaro 1975
en Pedro Betancourt, Kubo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantistoinstruistoverkisto
vdr

José de Jesús CAMPOS PACHECO (naskiĝis la  27-an de januaro 1975(nun 1975-01-27) en Matanzas) estas kuba instruisto pri angla, portugala kaj esperanta lingvoj. Lia unua kontakto kun Esperanto estis en la jaro 1994 (18-jaraĝa). En Esperantujo li partoprenis en la 2-a, 4-a kaj 6-a Naciaj Kongresoj de KEA, li estis unu el la gvidantoj de la IIK 2010 ĉe la Hotelo Acuario en Havano, Kubo. Li ankaŭ partoprenis en seminario pri Scienco kaj Tekniko. Li estis prezidinto de la Esperanto filio de la vilaĝo Pedro Betancourt (1994-1999; 2008-2011). Li kunlaboras kun la revuo Juna Amiko de ILEI ekde la jaro 1999 kaj MAS eldonis plurajn el liaj libroj (originalaj verkoj kaj elhispanigitaj).

Verkitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • La nevo de la mafio (2018)
  • La legendo de la linko (2018)
  • Ne kredu ĉion (2017)
  • Luddancejo kie la nokto ne finiĝis (2016)
  • Animoj en ludo (2015) ISBN 978-2-36960-024-4 ĉe MAS.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Tri en la montaro (verkis Yoandry Martinez - desegnis Adrian Armas kaj elhispanigita de José de J Campos Pacheco)
  • Profiloj de suno kaj luno (infanpoezio de Mirian Rodriguez - desegnis Danny Daniel kaj elhispanigita de José de J. Campos)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]