János Csontos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Csontos
János Csontos en 2009
János Csontos en 2009
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1962 (1962-06-16)
en Ózd
Morto 4-an de decembro 2017 (2017-12-04) (55-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Debrecen • Bálint György Journalist Academy vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • filmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Csontos [jAnoŝ ĉontoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontos János estis hungara Ĵurnalisto, redaktoro, reĝisoro, poeto. Lia pseŭdonimo estis Osszián.

János Csontos[1] naskiĝis la 6-an de junio 1962 (laŭ WikiData la 16-an) en Ózd, li mortis la 4-an de decembro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Csontos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1980, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Kossuth Lajos en 1988, fine ĵurnalistan diplomon en altlernejo en 1989. Li komencis sian ĵurnalistan karieron en Debrecen jam en 1987, post 3 jaroj li fondis ĵurnalon. Ekde 1992 li vivis en Budapeŝto kaj li faris ĉiuspecajn verkadajn laborojn (ĵurnalisto, redaktoro, poeto, filmaj reĝisoro kaj prezentisto). En 2013 kaj 2015 li ricevis stipendiojn, inter 1999-2015 premiojn. Li edziĝis en 1989, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Liaj poemlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Menekült iratok (1991)
  • Szajnaparti szonettek (1997, denove 2016, hungare, ankaŭ tradukita al franca lingvo)
  • Para (2007)
  • Delelő (kolektitaj poemoj, 2002–2010) (2011)
  • Tízes évek. Versek, 2011-2014 (2015)
  • Ezeregy nappal. Versek, 2015–2017 (2017)

Liaj aliaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Együtt és külön (intervjuoj, 1990)
  • Gondolatok a lomtárban (eseoj, 1996)
  • Ezüstkor. Írások a kétezres évekből (2005)
  • Angyaldekameron (romano, 2015)

Liaj dokumentaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szórványban (kunreĝisoro, 2001)
  • Késleltetett feltámadás (memore al György Zala, 2008)
  • Volt egyszer egy Folyam (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]