Gonzalo Collantes García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gonzalo Collantes García
Persona informo
Naskiĝo 10-a de januaro 1949
en Kubo Santiago de Cuba, Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Gonzalo COLLANTES GARCÍA (naskiĝis la  10-an de januaro 1949(nun 1949-01-10) en Santiago de Cuba) estas kuba esperantisto, diplomita en la Pedagogia Instituto de la Orienta Universitato, en la fako Geografio. Li esperantistiĝis en 1991 kaj de tiam estas estrarano de la Provinca Filio. Prezidanto de la PF, nuntempe li estas ĝia Ĝenerala Sekretario kaj Historiisto pri Esperanto en tiu teritorio. Gonzalo partoprenis en la 2-a, 3-a, 4-a, 5-a kaj 6-a kongresoj de KEA kaj en kelkaj internaciaj eventoj. En 2004 li estis invitita gvidi kursojn en Brazilo, de tiam 7-foje vojaĝis tien por gvidi E-kursojn en la urbo Maceió, ŝtato Alagoas. Ekde 2015 li estas la kuba ILEI-sekciestro. Nuntempe Gonzalo estas membro de la Elekta Komisiono de la Komitato de KEA.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2018-01) Kongresa libro_9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (PDF) (esperante), Havano, Kubo: Kuba Esperanto-Asocio, p. 28.
  2. (2016-01) “Mia kontribuo al Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo) (1), p. 9.