Cañada Juncosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañada Juncosa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Politiko
Urbestro José Collado Escribano (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 286  (2013)
Loĝdenso 6,69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 2° 15′ U (mapo)39.5500885-2.2511994Koordinatoj: 39° 33′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 978 m [+]
Areo 42,72 km² (4 272 ha)
Cañada Juncosa (Provinco Kvenko)
Cañada Juncosa (Provinco Kvenko)
DEC
Cañada Juncosa
Cañada Juncosa
Situo de Cañada Juncosa
Cañada Juncosa (Hispanio)
Cañada Juncosa (Hispanio)
DEC
Cañada Juncosa
Cañada Juncosa
Situo de Cañada Juncosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañada Juncosa [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Cañada Juncosa [kanjAda ĥunkOsa] (Junka Gregovojo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas cañaejo [kanjaEĥo]. La censita loĝantaro en 2013 estis de 286 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,69 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cañada Juncosa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 978 m; je 82 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42.72 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°33′0″N 2°15′4″O.

Cañada Juncosa troviĝas je ĉirkaŭ 8 km el Honrubia. Ĝi estas ankaŭ proksime de la Aŭtoŝoseo de Levante, ĉe la vojkruciĝo Madrido/Levante/Andaluzio, je nur du veturhoroj el strandoj de Alikanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañada Juncosa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañada Juncosa kie oni falis al la nunaj 286.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]