Barchín del Hoyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barchín del Hoyo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Enrique Santiago Eras (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 92  (2023) [+]
Loĝdenso 1,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 40′ N, 2° 4′ U (mapo)39.664722222222-2.0694444444444Koordinatoj: 39° 40′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 018 m [+]
Areo 65,25 km² (6 525 ha)
Barchín del Hoyo (Provinco Kvenko)
Barchín del Hoyo (Provinco Kvenko)
DEC
Barchín del Hoyo
Barchín del Hoyo
Situo de Barchín del Hoyo
Barchín del Hoyo (Hispanio)
Barchín del Hoyo (Hispanio)
DEC
Barchín del Hoyo
Barchín del Hoyo
Situo de Barchín del Hoyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barchín del Hoyo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Barchín del Hoyo [barĈIN deLOjo] (B. de la Kavaĵo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 86 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,32 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Barchín del Hoyo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la suda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 950 m super marnivelo; je la maldekstra bordo de la rivero Júcar. La areo de ties teritorio estas de 65,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′53″N 2°04′10″Ok.

Nordokcidente: Piqueras del Castillo Norde: Chumillas Nordoriente: Solera de Gabaldón
Okcidente: Buenache de Alarcón Oriente: Gabaldón
Sudoriente: Olmedilla de Alarcón Sude: Valverdejo Sudoriente: Valverdejo

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio oni trovis restaĵojn de setlejo kiu probable datas el la Ferepoko Ĝi esti detruita fare de la kartaga armeo de Hanibalo fine de la 3a jarcento a.K. Estas ankaŭ ruinoj de posta setlejo de la epoko de la Romia Imperio.

Barchín ricevis la titolon de "Villa" el la Katolikaj Gereĝoj en 1478 aŭ 1479 pro ties apogo al la reĝino Isabel en sia milito kontraŭ Juana la Beltraneja kaj kontraŭ ties natura senjoro, la Markiso de Villena (tiam senjoro de Alarcón, el kio dependis Barchín).

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Barchín del Hoyo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Barchín del Hoyo kie oni venis al la nunaj 86.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ofte de dekstra partio kaj lastatempe el maldekstra PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]