Bulgarlingva Vikipedio
Bulgarlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | bg.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | bulgara |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 12-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 298 399 |
Profundeco | 28.4 |
Paĝoj | 671 006 |
Redaktoj | 12 209 143 |
Uzantoj | 343 532 |
Aktivaj uzantoj | 699 |
Administrantoj | 23 |
Dosieroj | 13 |
La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 12-an de majo 2024 ĝi enhavas 298 399 artikolojn.
En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|