Asturlingva Vikipedio
Asturlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ast.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | astura |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 11-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 135 385 |
Profundeco | 10.3 |
Paĝoj | 239 242 |
Redaktoj | 4 182 848 |
Uzantoj | 123 750 |
Aktivaj uzantoj | 110 |
Administrantoj | 8 |
Dosieroj | 0 |
La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 11-an de majo 2024 ĝi enhavas 135 385 artikolojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.
En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.
-
la tradicia asturia Vikipedia emblemo
-
4-jara emblemo (2008)
-
La 10 000-a artikolo estis kreita la 20-an de novembro 2007
-
emblemo pro la atingo de 50 000 artikoloj
-
10-jara emblemo (somero 2014)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Premio Princesa de Asturias de Cooperación Internacional 2015. Fundación Princesa de Asturias. Alirita la 17-an de junio 2015.
- ↑ Los fundadores de Wikipedia destacan la versión en asturian ("La fondintoj de Vikipedio elstarigas la version en la asturia"). La Nueva España. Alirita la 20-an de oktobro 2015.
|