Béla Kálmánfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kálmánfi
Memortabulo pri Béla Kálmánfi
Memortabulo pri Béla Kálmánfi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1924 (1924-07-28)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1988 (1988-03-28) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato de DebrecenUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo universitata instruisto • instruisto • folkloristo • ĥorestro
vdr

Béla Kálmánfi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kálmánfi Béla estis hungara folkloristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, korusestro. Lia nobela antaŭnomo estis kálinfalvai, lia origina nomo estis ĝis 1968 (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kálinfalvai Béla Zsolt, lia familia nomvarianto estis Kálmánfi.

Béla Kálmánfi[1] naskiĝis la  28-an de julio 1924(nun 1924-07-28) en Budapeŝto, li mortis la 28-an de marto 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kálmánfi akiris pedagogian licencon en kalvinana lernejo en Debrecen en 1942, pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged en 1948, similan diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1954. Jam ekde 1945 li instruis en Püspökladány, post 3 jaroj li estis altigita inspektoro, inter 1951–1959 li estis lernejestro. Li translokiĝis al Esztergom en 1959, kie li instruis en la altlernejo, eĉ inter 1976–1988 li estis fakultatestro. Intertempe li doktoriĝis en 1968 en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj pli frue ekde 1962 li kolektis resume 3 mil popolkantojn hungarajn, slovakajn, germanajn kaj ciganajn. Ekde 1974 li estis ankaŭ korusestro en Kesztölc kaj Piliscsév. En 1985 li pensiuliĝis, sed li restis plu korusestro. Li edziĝis en 1951, poste filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1974-1985.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Karacs Ferenc térképkészítő-rézmetsző művész. (studoj, 1958)
  • Esztergom környéke nemzetiségi népköltészete. 10 faluban végzett gyűjtésem alapján. (disertaĵo, 1968)
  • Rozmarin zeleny (1973)
  • Glück auf! Deutsche Volksdichtung im Kohlenbecken von Dorog. (1975)
  • Esztergom zenei emléke és népzenéje. (1984)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • kulturdomo de Piliscsév prenis la nomon "Kálmánfi Béla," ankaŭ memortabulo estis metita
  • memortabulo en Püspökladány (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.