Attila Szalay-Berzeviczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Szalay-Berzeviczy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1972 (1972-05-06) (52-jaraĝa)
en Tatabánya
Lingvoj anglagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q110846712
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Attila Szalay-Berzeviczy [salai-berzevici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay-Berzeviczy Attila estas hungara bankisto, ekonomikisto, fotisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj (jam malpermesitaj) estus kéméndi, berzeviczi kaj kakaslomniczi [kakaŝlomnici], lia praavo estis Albert Berzeviczy.

Attila Szalay-Berzeviczy[1] naskiĝis la 6-an de majo 1972 en Tatabánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Szalay-Berzeviczy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1990, poste li studis bankadon en Istanbulo, pli poste li akiris ekonomian-fiancan diplomon en altlernejo (jam ne ekzistanta) en Tatabánya en 1999, fine ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato (Budapeŝto) en 2002. Li laboris en banko jam post la maturiĝo, paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Ekde 1999 li laboris en banko kun intereso pri Aŭstrio, ekde 2004 en la hungara borso kiel ties estro. Li estis ankaŭ fotisto kaj ofte kontribuis, eĉ eldonis librojn. Li ricievis signifan ŝtatan premion en 2008.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tőzsde és olimpia (2004)
  • A nagy bankrablás (2011)
  • Jövőnk, a budapesti olimpia

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Szalay-Berzeviczy Attila | Library OPAC. Opac-nevter.pim.hu. Alirita 2023-03-23.