Zsuzsa Körmöczy
Zsuzsa Körmöczy | |
---|---|
Zsuzsa Körmöczy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, Hungara reĝlando |
Morto | 16-an de septembro 2006 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Gerő |
Okupo | |
Okupo | tenisisto • tenisa trejnisto |
Zsuzsa Körmöczy [ĵuĵa kormoci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Körmöczy Zsuzsa estis hungara tenisisto konata internacie. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Branny Jenőné, respektive Gerő Sándorné.
Zsuzsa Körmöczy[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsuzsa Körmöczy maturiĝis en 1942 en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis oficisto en uzinoj (1942-1946), en aliaj oficejoj (1946-1964), inter 1964–1971 en sporta oficejo, fine ĝis 1984 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis filinon. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1994.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Zsuzsa Körmöczy inter 1933-1966 estis tenisisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 30-foje inter 1940-1966 unuoble, induoble, variduoble aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1938–1940 kaj 1945–1963. Ŝi venkis en Roland Garros en 1958 unuoble, post 2 jaroj en simila itala konkurso same unuoble. Ŝi respondecis pri la ina hungara nacia teamo inter 1964–1971. Ŝi havis postenojn en la hungara tenisa vivo ekde 1985.
Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]
- A tenisz varázsa (1961, 2008)
- Tenisz Amerikában (1962)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- tenishalo en Budapeŝto, apude monumento (2010)
- strateto en Budapeŝto (2017)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119811 hungarlingva datenaro de muzeo