Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 10-a de majo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 10-an de majo
Naskiĝis
- 1727: Anne Robert Turgot, ŝtatisto
- 1760: Johann Peter Hebel, poeto
- 1816: Friedrich Gerstäcker, verkisto
- 1838: John Wilkes Booth, murdisto de Abraham Lincoln
- 1878: Gustav Stresemann, politikisto kaj nobelpremiita pri paco
- 1899: Fred Astaire, usona kantisto, dancisto kaj aktoro
- 1923: Heydar Aliev, azerbajĝana politikisto
Mortis
- 1521: Sebastian Brant, verkisto
- 1566: Leonhart Fuchs, medicinisto kaj botanikisto
- 1774: Ludoviko la 15-a, reĝo de Francio
- 1863: Thomas Stonewall Jackson, generalo en la konfederacia armeo, Usono
- 1955: Tommy Burns, boksisto, mondĉampiono
- 1998: Ivan Andrejeviĉ
- 2002: Yves Robert, aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktisto franca
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 1938 – 1945.
Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.
La aborigenoj de Aŭstralio estas la unuaj loĝantoj de Aŭstralio, malkovrinta la landon jarmilojn antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Hodiaŭ, la aborigenoj nombras ĉirkaŭ 40 mil kaj parolas 50 lingvojn malsamajn. Iliaj prapatroj verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iomete pli ol 50.000 jaroj, sed la preciza dato estas daŭre necerta.
Afric Simone devenas el orienta marbordo de Afriko, el Mozambiko, li elkreskis en urbo Lourenço Marques; ĉi tie li ankaŭ unuafoje prezentis sin sur podio. Por sia estonta profesio li akiris gravajn spertojn en Londono, kie li agadis kiel kantisto kaj ĉefe artista klakdancisto (memkompreneble kun bezona bastoneto). Kiam li estis transloĝiĝinta en kontinentan Eŭropon, li surdiskigis sian unuan malgrandan gramofondiskon (Barracuda) kaj al sia surprizo li venis kun ĝi ĝis pinto de la plej ŝatataj gramofondiskoj en Venezuelo. Li karakterize realiĝis ankaŭ en Bolivio, Peruo, Kolombio kaj Brazilo - en Venezuelo kaj Kolombio li akiris Oran diskon.
Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.
Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Maŭglio, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano eduktia de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).
Lev Nikolaeviĉ TOLSTOJ aŭ Leo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.
Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li en la jaro 1862 edziĝis kaj decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacio Astapovo.