Zsigmond Zalabai
Zsigmond Zalabai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1948 en Pastovce |
Morto | 26-an de decembro 2003 (55-jaraĝa) en Šamorín |
Zsigmond Zalabai [ĵigmond], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Zalabai Zsigmond estis Ĉeĥoslovakia hungara kritikisto, altlerneja instruisto.
Zsigmond Zalabai[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1948 en Pastovce (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 26-an de decembro 2003 en Šamorín (Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsigmond Zalabai apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en Šahy en 1966, li akiris pedagogian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1972, fine li kandidatiĝis samloke en 1988. Inter 1972–1975 li laboris ĉe revuo, inter 1975–1989 li havis signifan postenon en hungarlingva eldonejo. Ekde 1988 li instruis en la menciita universitato kiel lektoro, poste docento. Inter 1990–1992 li estis katedrestro. Li doktoriĝis (DSc) en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis ĉeĥoslovakiajn kaj hungarajn premiojn inter 1981-2004, la lastan jam postmorte.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A vers túloldalán (studo, 1974)
- Tűnődés a trópusokon (monografio, 1981)
- Mindenekről számot adok (monografio, 1-a parto, 1984)
- Hazahív a harangszó (monografio, 2-a parto, 1985)
- Verstörténés (disertaĵo, 1995)
- Irodalom és iroda-lom (studo, 2001)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- biblioteko de Šamorín prenis la nomon Zsigmond Zalabai en 2008
- en naskiĝdomo de Zalabai memormuzeo malfermis en 2009