Zsigmond Kallós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Kallós
Persona informo
Naskonomo Kohn Zsigmond
Naskiĝo la  7-an de novembro 1876(nun 1876-11-07)
en  Hungara reĝlando  Aŭstrio-Hungario Pusztafödémes
Morto la 3-an de decembro 1955
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • etnografo • gimnazia instruisto
vdr

Zsigmond Kallós [ĵigmond kalOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kallós Zsigmond estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kohn.

Zsigmond Kohn[1] naskiĝis la  7-an de novembro 1876(nun 1876-11-07) en Pusztafödémes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pusté Úľany en Slovakio), li mortis la 3-an de decembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Kallós devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian diplomon kun scienca grado doktoriĝo en 1900 en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Fiume (ĝis 1918 hungara, poste itala urbo, nun en Kroatio) ĝis 1928. Pli poste li moviĝis al restHungario kaj li instruis en Budapeŝto en gimnazio. Li pensiuliĝis en 1937. Dum sia vivo li esploris la hungarajn mitologion kaj riton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tagadás nyelvünkben : 1. általános rész (1900)
  • A magyar "orvos" szó eredete (1931)
  • Regős dalaink rejtélye (3 volumoj, 1935)
  • A pogány magyar gyermek sírja (1941)
  • Ó-magyar sellő: Babaján (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]