Zoltán Zsolt Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Zsolt Nagy
Persona informo
vdr

Zoltán Zsolt Nagy [ĵolt nadj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nagy Zoltán Zsolt estis hungara okulkuracisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Zoltán Zsolt Nagy[1] naskiĝis la  29-an de septembro 1961(nun 1961-09-29) en Gyula.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Zsolt Nagy akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi en 1986. Li laboris ekde 1992 en la universitata kliniko en Budapeŝto, dum li doktoriĝis (Ph.D.) en Universitato Semmelweis (1997), lia habilitiĝo okazis en 2003, en la sekva jaro li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1992 li faris pli, ol kvardek mil da okulkirurgiaĵoj, inter ili estis pioniraj kirurgiaĵoj, krome li estis ankaŭ dekano kaj katedrestro. Li ricevis premiojn inter 1984-2021.

Lia libroj[redakti | redakti fonton]

  • Szemünk világa (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.