Virgil Koltai
Virgil Koltai | |
---|---|
Virgil Koltai | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1857 en Csorna |
Morto | 28-an de februaro 1907 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • pastro • monaĥo • instruisto • literaturisto |
Virgil Koltai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Koltai Virgil Antal estis hungara benediktana monaĥo, pastro, instruisto, framasono, literaturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Chromecsek [kromaĉek] ĝis 1877, lia posta familia nomvarianto estis Koltay, liaj pseŭdonimoj estis Karsai Virgil, Szatír, Aristides.
Virgil Koltai[1] naskiĝis la 22-an de marto 1857 en Csorna, li mortis la 28-an de februaro 1907 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Virgil Koltai lernis en Győr (1867–1873), poste li aliĝis al la benediktanoj en Győrszentmárton. Li pastriĝis en 1879, poste li instruis en pluraj benediktanaj gimnazioj ĝis 1890, sed en la lastaj jaroj ankaŭ en Jura Akademio (Győr). En 1890 li eksiĝis el la ordeno kaj instruis en pluraj gimnazioj en Budapesto ses jarojn, poste jaron en komerca akademio. Intertempe en 1893 li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapesto, ekde la sama jaro li estis ankaŭ framasono. Ekde la 1880-aj jaroj li ofte kontribuis pri la literaturo.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Ányos Pál élete és költészete. (1882)
- Irodalomtörténeti s aesthetikai tanulmányok. (1885, 1886)
- Czuczor Gergely élete és munkái. (1885, 1886)
- Fáy András élete és működése. (1888)
- Győr színészete. (2 volumoj, 1889-1890)
- Az özvegy és leányai. (tradukita romano, 1894)
- A Könyves Kálmán "Az előítéletek legyőzéséhez" cz. páholy története 1872-1896.
- Válogatott munkái. (1908)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio