Vila Nova de Paiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Paiva
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 176  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 7° 44′ U (mapo)40.85-7.7333333333333 [+]
Areo 175 km² (17 500 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Nova de Paiva (Portugalio)
Vila Nova de Paiva (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Nova de Paiva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Paiva [+]
vdr

Vila Nova de Paiva estas urbo de Portugalio, situanta en la oriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Vila Nova de Paiva, kiu havas totalan areon de 175,53 km², kaj 4 662 loĝantojn (2021), subdividita en kvin fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj oriente kun Moimenta da Beira, oriente kaj sude kun Sátão, sudokcidente kun Viseu, norde kun Tarouca kaj nordokcidente kun Castro Daire. La teritorio estas trapasata de la rivero Paiva, dum la sidejo estas borde de la rivero kaj inter la urboj Sátão sude kaj Tarouca norde, dum loka ŝoseo ligas kun Viseu sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Pendilhe.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de Vila Nova de Paiva estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Ĝis la 2a de Marto 1883, la municipo havis sidejon en la fregezio Fráguas, kaj tiu estis la nomo. Tiam oni translokigis la sidejon al la fregeszao tiam nomita Barrelas, kiu iĝis vila (urbeto) kaj alinomita Vila Nova de Paiva, sed retenante la antaŭan nomon de la municipo. La 14a de Septembro 1895, oni nuligis la municipon Fráguas, kaj oni aligis ĝiajn fregeziojn al la najbaraj municipoj. La 15an de Januaro 1898, la municipon oni restaŭris kun la aktualaj limoj kaj la nomo Vila Nova de Paiva; tiam dividita en sep fregezioj nome la jenaj: Alhais, Fráguas, Pendilhe, Queiriga, Touro, Vila Cova à Coelheira kaj Vila Nova de Paiva.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 9 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 4 000 loĝantoj, do oni perdis la duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Vila Nova de Paiva havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Vila Nova de Paiva.
  • Pendilhe
  • Queiriga
  • Touro
  • Vila Cova à Coelheira
  • Vila Nova de Paiva, Alhais e Fráguas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Pilorioj de Fráguas kaj de Vila Cova à Coelheira
  • Dolmeno de Pendilhe aŭ Casa da Moira (Domo de la Maŭrino) aŭ Orca de Pendilhe aŭ Orca da Moira
  • Preĝejo de Pendilhe

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Nova de Paiva en la portugala Vikipedio.