Saltu al enhavo

Castro Daire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castro Daire
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 339  (2011) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 7° 56′ U (mapo)40.9-7.9333333333333 [+]
Areo 379,04 km² (37 904 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Castro Daire (Portugalio)
Castro Daire (Portugalio)
DEC
Situo de Castro Daire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castro Daire [+]
vdr

Castro Daire estas urbo de Portugalio, situanta en la nordokcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 4 600 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Castro Daire, kiu havas totalan areon de 379,04 km², kaj 13 736 loĝantojn (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Cinfães, Resende, Lamego kaj Tarouca, oriente kun Vila Nova de Paiva, sude kun Viseu, sudokcidente kun São Pedro do Sul kaj okcidente kun Arouca. La teritorio estas trapasata de la rivero Paiva, dum la sidejo mem estas ĉe la rivero kaj apud la aŭtoŝoseo A-24 kiu ligas kun Lamego norde kaj Viseo sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Castro Daire.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj.

Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de Castro Daire estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 26 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 13 000 loĝantoj, tio estas oni perdis duonon.

Nuntempe restas iom da agrikulturo, dum estas malgranda industrio de ŝtonminado (granito), ligno, komerco ktp.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Castro Daire havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Castro Daire.
  • Almofala
  • Cabril
  • Castro Daire
  • Cujó
  • Gosende
  • Mamouros, Alva e Ribolhos
  • Mezio e Moura Morta
  • Mões
  • Moledo
  • Monteiras
  • Parada de Ester e Ester
  • Pepim
  • Picão e Ermida
  • Pinheiro
  • Reriz e Gafanhão
  • São Joaninho

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Preĝejo de Nossa Senhora da Conceição, Nacia Monumento en Ermida
  • Pilorio de Alva
  • Kastrumo de Cabeço dos Mouros en Cabril
  • Kapeloj de Carrancas kaj de Sankta Sebastiano; domego Casa da Cerca; kaj Preĝejo de Castro Daire
  • Dom-Muzeo Maria da Fontinha, en Gafanhão
  • Pilorioj de Mões, Campo Benfeito, Rossão kaj Castro Daire
  • Surskribaĵo de Penedo de Lamas
  • Ruinoj de la Murego de Portas de Montemuro
  • Preĝejo de Ester
  • Rivera banejo de Folgosa
  • Banloko Termas do Carvalhal

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castro Daire en la portugala Vikipedio.